Katharine Graham

Katharine Graham
Persona informo
Naskonomo Katharine Meyer
Naskiĝo 16-an de junio 1917 (1917-06-16)
en Nov-Jorko
Morto 17-an de julio 2001 (2001-07-17) (84-jaraĝa)
en Boise
Mortis pro akcidenta morto Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per ĉevalfalo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Oak Hill Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Ĉikago
kolegio Vassar Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Eugene Meyer Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Agnes E. Meyer Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Florence Meyer Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Phil Graham (1940–1963) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Lally Weymouth (en) Traduki, Donald E. Graham (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo eldonisto
redaktisto
artkolektanto
negocisto
verkisto
ĵurnalisto
aŭtoro Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Katharine "Kay" GRAHAM (naskita la 16-an de junio 1917 en Novjorko, Novjorkio kiel Katharine Meyer; mortis la 17-an de julio 2001 en Boise, Idaho) estis usona eldonisto, redaktoro kaj aŭtorino.

Vivo

Ŝi apartenis al la familio de la posedantoj kaj estis ĉefredaktorino kiam kiel eldonisto, ŝi gvidis The Washington Post dum pli ol du jardekoj, inkluzive dum la Watergate-skandalo, kiu kaŭzis la demision de la usona prezidanto Richard Nixon. Richard Nixon komentis:

En Vaŝingtono, multaj homoj legas la Post kaj ŝatas ĝin, kaj multaj legas la Post kaj ne ŝatas ĝin. Sed preskaŭ ĉiuj legas la Post, kio estas testamento pri la kapablo de Graham kiel redaktanto.

Jaron poste, en 1972, Katharine Graham subtenis la ĵurnalistojn Carl Bernstein kaj Bob Woodward en la Watergate- skandalo. Dum pli ol du jaroj, la kompanio kaj Graham mem alfrontis renoviĝintajn minacojn kaj premon de la Nixon-registaro. Televidlicencoj denove estis en danĝero, kaj la akciprezo de la kompanio falis al duono de sia valoro. Sed Graham staris firme kaj defendis la sendependecon de siaj du dungitoj ĝis la demisio de prezidanto Richard Nixon. Tiam la gazeto estis publike laŭdata.

Ŝia dediĉo al ĵurnalismo estis absoluta. En 1974, la revuo Ms. Magazine nomis ŝin la plej potenca virino en la lando. Dum la 140-taga gazetstriko en 1975, la Washington Post nur maltrafis unu eldonon.

La hejmo de Katharine Graham ĉe Martha's Vineyard fariĝis orientilo de usona kaj internacia socia vivo. Prezidantoj, politikistoj, senatanoj, industriaj gvidantoj, intelektuloj, artistoj kaj aktoroj, inter aliaj, estis oftaj vizitantoj.

Ŝia membiografio, Personal History, gajnis la Pulitzer-premion en 1998.[1] [2]

Ŝia funebro okazis ĉe la Vaŝingtona Nacia Katedralo la 23-an de julio 2001, partoprenate de multaj politikistoj kaj eminentaj figuroj el la mondo de usona kulturo kaj amaskomunikiloj.

En 2002, ŝi estis enkondukita en la Nacian Virinan Halon de Famo.

En la filmo The Post de Steven Spielberg el 2017, ŝi estas portretita de Meryl Streep.

Referencoj

  1. Reilly, Maureen, "The Life of Katharine Graham: ‘Personal History’ Is All on the Record", Key Peninsula News, August 28, 2024. Kontrolita 2025-01-30.
  2. Carol Felsenthal. (1993) Power, Privilege and the Post: The Katharine Graham Story. Seven Stories Press. ISBN 978-1-60980-290-5.

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.