Kastelo de Creully

Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Kastelo de Creullet.
Kastelo de Creully

burgo
Geografiaj informoj
Lando Francio Francio
Geografia situo 49° 17′ 11″ N, 0° 32′ 24″ U (mapo)49.2864-0.53989999999999Koordinatoj: 49° 17′ 11″ N, 0° 32′ 24″ U (mapo)
Kastelo de Creully (Calvados)
Kastelo de Creully (Calvados)
DEC
Situo de Kastelo de Creully
Map
Loko Creully
Konstruita 11-a jarcento
Nuntempa posedanto Komunumo
vdr
Vido de la kastelo
Unu el la grandaj salonoj

La Kastelo de Creully estas konstruaĵo konstruita inter la 11-a kaj 17-a jarcentoj en urbo Creully en departemento Calvados (Normandio), Francio.

Historio

Okazis laŭlonge de jarcentoj multoblaj transformiĝoj kaj aranĝoj.

  • Ĉ. 1050 la kastelo malpli similis al defenda fortreso, ol al granda agrokultura bieno. Ĝia arĥitekturo similas al tiu de la preĝejo de Creully ĉar ambaŭ monumentoj datiĝas de la sama epoko.
  • Ĉ. 1360 dum la Centjara milito, la kastelo de Creully transformiĝis en fortikigitan lokon.

Dum la sama periodo, ĝia arĥitekturo trairis malkonstruojn kaj rekonstruojn je ĉiu angla aŭ franca okupado.

  • La kvadrata turo estis plialtigita dum la 14-a jarcento
  • Konstruado de la gvatoturo dum la 15-a jarcento
  • Apero de levponto antaŭ la enirejo al loĝejturo, kiu estis detruita poste (16-a, 17-a jarcentoj).
  • Fortikaĵo de la fasado kaj detruo de aliaj konstruaĵoj povantaj endanĝerigi enloĝantojn dum sieĝado (ĉevalstaloj, magazenoj, eksteraj kuirejoj)

Kiam finiĝis milito, ĉ. 1450, la kastelo revenis en posedon de barono de Creully. La kastelo estis poste malkonstruita laŭ ordono de Ludoviko la 11-a en 1461, pro nura ĵaluzo. Legendo diras ke en 1471, Ludoviko la 11-a, trapasante tra Creully permesis ĝian rekonstruon por danki la enloĝantojn de Creully pro ilia varma akcepto.

  • En la 16-a kaj 17-a jarcentoj, baronoj aranĝis ĝin
  • Terplenigado de interna fosaĵo kaj detruo de levponto
  • Konstruado de Renesanca tureto kaj de grandaj fenestroj sur fasado "pacperiodo"
  • La dependaj konstruaĵoj kiuj estas malnovaj ĉevalstaloj datiĝas de la 17-a jarcento

22 baronoj el la sama familio sinsekvis en la kastelo de 1035 ĝis 1682

En 1682, la lasta barono de Creully, Antoine la 5-a de Sillans, tro enŝuldiĝinta, vendis sian kastelon al Colbert, ministro de Ludoviko la 14-a, kiu mortis la sekvantan jaron sen loĝi en ĝi.

De 1682 ĝis 1789, okupado de la lokoj fare de la posteularo de Colbert. dum la Franca revolucio, la bieno estis konfiskita kaj vendita al pluraj riĉaj ter-posedantoj.

Ekde la 7-a de junio 1944, la kvadrata turo gastigis dum mallonga tempo la disaŭdigan relajson de BBC, de kie estis elsenditaj novaĵoj de la Batalo de Normandio.

En 1946 la komunumo de Creully fariĝis proprietulo de la kastelo. Ĝi ankoraŭ estas posedaĵo de la komunumo kaj de privata persono. Ĝi estis klasita kiel historia monumento ekde junio 2004[1].

La kastelo enhavas grandajn salonojn kiuj utilas hodiaŭ por pluraj eventoj: geedziĝoj, koncertoj, kongresoj, ekspozicioj.

Bibliografio

  • E. Impey, Le Château de Creully
  • J.J. Vigoureux, La Baronnie de Creully

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Tradukfonto

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.