Karedok
| Karedok | |||
|---|---|---|---|
| Karedok kun krupuko kaj cepoĉipsoj | |||
|
|
Karedok estas kruda legomosalato en arakidosaŭco el okcidenta Javo, Indonezio.[1] Ĝi estas unu el la Sundaj manĝaĵoj. Origine ĝi konsistas el kukumoj, mungidoj, brasiko, legomoj, taja bazilio, kaj eta verda melongeno, kovrita per arakidosaŭco, surŝutita per krupuko (= ne ĉiam vegetara!) aŭ empingo, sed ekzistas pluraj variaĵoj. Ĝi tre similas al gado-gado, escepte ke ĉiuj legomoj estas krudaj, dum la plejmulto de la legomoj en gado-gado estas brogitaj, kaj ĝi uzas kenĉuron, bazilion kaj melongenon. Karedok ankaŭ nomiĝas lotek atah (kruda lotek aŭ kruda gado-gado). Karedok vaste estas surtabligata kiel taga nutraĵo en sundaj familioj, kutime manĝata kun varmega rizo, tofuo, tempeo kaj krupuko aŭ empingo. Nuntempe karedok troviĝas en multaj variaĵoj ĉe manĝoĉaroj, manĝobudoj (warung) kaj ankaŭ en restoracioj kaj hoteloj en Indonezio kaj aliaj mondpartoj.
Vidu ankaŭ
Recepto
Referencoj
- ↑ No Money, No Honey: A study of street traders and prostitutes in Jakarta by Alison Murray. Oxford University Press, 1992. Glossary page xii
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.