Tempeo

Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Tempe.
Nekuirita tempeo

Tempeo (indonezie: tempe) estas kuko el sojfaboj kaj devenas el Indonezio.

Tempeo estas tradicie produkto farita surbaze de (biologaj) sojfaboj. Post trempado en akvo kaj kuirado, ili estas inokulitaj (miksitaj) kun manĝebla fungo (Rhizopus orizae, Rhizopus stolonifer, Rhizopus microsporus aŭ aliaj) kaj fermentigitaj ankoraŭ dum 24 horoj.

Tempeo estas riĉa je vitaminoj el la B-grupo, vitamino A, niacino, foliata acido, pantotenacido, biotino, kaj fibroj kaj mineraloj kiel kalcio kaj fero, fosforo, magnezio, kalio, zinko kaj mangano. Cetere, tempeo estas malriĉa je graso kaj tute sen kolesterolo.

Pro la enzima ago dum la fermentado la nutraj elementoj fariĝas pli bone digesteblaj, kaj la malutilaj komponentoj kiel oligo-sakaridoj kaj fitinoj estas malkomponigitaj. La rezulto estas produkto kun digestiĝa koeficiento de 86%, riĉa je altkvalitaj proteinoj kun ĉiuj esencaj aminoacidoj.

Tempeo havas neŭtran guston, sed pro tio ke ĝi facile transprenas aliajn gustojn; ĝi estas taŭga kiel ingredienco por diversaj manĝaĵoj. Ĝi ofte estas uzata en la indonezia kuirarto, kaj povas servi kiel parto de vegetaraj manĝaĵoj.

La nutra valoro de 100g da tempeo:

Energia valoro 833
Karbonhidrato 9,9 g
Proteino 19,5 g
Graso 7,5 g
Vitamino B1 0,28 mg
Vitamino B2 0,65 mg
Vitamino B3 2,52 mg
Vitamino B6 830 μg
Vitamino B12 3,9 μg
Kalcio 142 mg
Fero 5 mg
Fosforo 240 mg

Sano

Tempeo havas pozitivan infuon sur diareon; ĝi malfaciligas, ke malsanigaj mikroorganismoj fiksiĝu al la intesta parieto.[1][2]

El esploro de la universitatoj de Loughborough kaj Oksfordo el 2008 montriĝis ke konsumo de tofuo, nutraĵo parenca de tempeo, fare de pliaĝuloj, verŝajne kondukas al plimalboniĝo de la memoro, sed la fermentiĝinta tempeo povas pro la granda amaso da foliata acido, tamen havi pozitivan efikon por la cerbo.[3][4]

Oni observis malsanon kaj veneniĝon de besto (inter ili homo), pro la engluto de Tempeo[5].

Referencoj

  1. nederlandeTempeh werkt tegen buikloop Telegraaf.nl, 14 oktober 2010
  2. angle First characterization of bioactive components in soybean tempe that protect human and animal intestinal cells against enterotoxigenic Escherichia coli (ETEC) infection www.wageningenur.nl, 2010
  3. angle "Loughborough University research finds tofu linked to poorer memory" Loughborough University, la 7an de julio 2008
  4. nederlande "Tofuo povas korodi la memoron" EVMI, 16-a de julio 2008
  5. nederlande Mertens kaj Van Veen (1933). “De bongkrek vergiftigingen in Banjolmas”, Geneeskundig Tijdschrift Nederlandsch-Indië 63, p. 1223. 

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.