Kaluga provinco
54.30958635.3656769
La Kaluga provinco (ruse Калужская область, [Kaluĵskaja oblastj]) estas provinco meze de eŭropa parto de Rusio en Centra federacia regiono. Laŭ la stato de 2016 en la provinco vivis 1 009 712 loĝantoj sur areo de 29 800 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 34 loĝantoj/km². Kaluga provinco estis fondita en 1944. Ĝi limas norde kaj nord-oriente kun Moskva provinco, nord-okcidente kun Smolenska provinco, oriente kun Tula provinco, sude kun Brjanska provinco kaj Orjola provinco. La ĉefurbo estas Kaluga situanta en norda parto de la provinco. Aŭtokodo de Kaluga provinco estas 40. Fizika geografioKaluga provinco situas en centra parto de Orienteŭropa ebenaĵo kun proksimume egala distanco de grandaj maroj. Ĝi estas plej longa de nord-oriente al sud-okcidento (longas pli ol 220 kilometroj laŭ meridiano). ReliefoReliefo de Kaluga provinco same kiel la tuta Orienteŭropa ebenaĵo estas ĝenerale ebena. En sur-orienta parto de la provinco estas flanko de Mez-Rusia altebenaĵo; meze kaj norde situas Ugra-Protva malaltebenaĵo; plej nord-okcidente troviĝas Spas-Demenska morena altaĵo kun la plej alta punkto de la provinco (Zajceva Gora, 279 metroj super marnivelo). Centre de Kaluga provinco situas Barjatina-Suĥiniĉa ebenaĵo, sude — Brjanska-Ĵizdra arbarujo. Plej malaltaj lokoj estas valoj de diversaj riveroj (ĝis 160 metroj super marnivelo ĉe Okao, proksime al Tarusa). KlimatoKlimato de Kaluga provinco estas modera-kontinenta, meza inter modera klimato de Okcidenta Eŭropo kaj kontinenta klimato de Azio. Estas varma somero kaj mezforte malvarma neĝoplena vintro. Mezjara temperaturo inter +4 °C kaj +5 °C. La plej malvarma monato estas januaro (meze -9 — −10 °C), plej varma estas julio (meze +18 °C). Plej multe da precipitaĵoj falas dum varma sezono (de aprilo ĝis oktobro) kiel pluvo. Novembre — marte povas esti neĝkovrado. Somere superas nord-okcidenta vento, vintre — suda. Ventorapido estas kutime malalta. AkvujojKaluga provinco estas riĉa je surteraj akvujoj. Estas kelkaj miloj da diverslongecaj riveroj kaj riveretoj. En centra kaj suda parto de la provinco estas akvodislimo de Kaspio (Volgo) kaj Nigra Maro (Desna). Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de riveroj en Kaluga provinco (Rusio).
La plej longa rivero estas Okao, tamen al Kaluga provinco apartenas nur eta ĝia parto (ĉe Okao situas ankaŭ urbo Kaluga). Tra la provinco tute aŭ parte fluas grandaj alfluantoj de Okao: Ugra, Protva, Ĵizdra kaj aliaj. En Kaluga provinco mankas grandaj lagoj. Multaj etaj lagoj situas en estintaj riverherbejoj de Okao kaj ĝiaj grandaj alfluantoj. Sur riveroj de Kaluga provinco estas kelkaj artefaritaj baraĵlagoj kaj riveretoj; plej granda el ili estas Lompado en distrikto Ludinovo. Ekzistas marĉoj; entute ili okupas malpli ol 1% de la tuta teritorio (ne multe kompare kun Rusio entute). En la provinco estas multaj akvofontetoj; kelkaj el ili estas uzataj por akiro de pura akvo kaj popularaj en Centra Rusio; aliaj estas malpuraj kaj neuzeblaj. Multaj akvofontoj (proksimaj al loĝlokokoj kaj monaĥejoj) estas konsiderataj sanktigitaj en ortodoksismo, multaj havas proprajn nomojn. GrundojEn Kaluga provinco estas multaj tipoj de grundoj, plejparte meze bonkvalitaj por agrikulturo. Flaŭro kaj bestaroArbaroj okupas 44 % de la tuta teritorio. Plej multe da arbaroj estas en nord-okcidenta parto (laŭ limo kun Smolenska provinco), en suda parto (Brjanska-Ĵizdra arbarujo), en kelkaj aliaj lokoj. Superas betuloj, pinoj, kverkoj, abioj, aceroj. En Kaluga situas Kaluga urba arbaro. Malplian areon okupas herbokampoj. En Kaluga provinco vivas preskaŭ 400 specioj de vertebruloj kaj kelkaj miloj de senvertebruloj. Estis registritaj 267 birdaj specioj (el ili 177 laŭ kovejo). Ekologiaj problemojKaluga provinco estas unu el la regionoj kiuj ege suferis pro Ĉernobila katastrofo. Granda areo (ĉefe la suda parto) estas malpurigita per radioaktivaj elementoj kaj estas konsiderata danĝera por loĝado. Grave malpurigitaj estas (tute aŭ parte) 5-10 distriktoj el 24; 9 distriktoj havas loĝlokojn kun oficiale speciala statuso, en 3 (distriktoj Ĵizdra, Ĥvastoviĉi, Uljanovo) estas loĝlokoj "kun rajto de transloĝiĝo"[4]. HistorioKaluga provinco en sia nuna stato estis fondita en 1944, urba Kaluga fariĝis centro de la nova provinco. Post disfalo de Sovetunio Kaluga provinco fariĝis federacia subjekto de Rusio. LoĝantaroLoĝantaro de Kaluga provinco laŭ jaroj en miloj (laŭ tutrusiaj kaj tutsovetiaj popolnombradoj):
Etnoj (en 2010)[5]: rusoj - 93,08 %, ukrainoj - 1,78 %, armenoj - 1,07 %, belorusoj - 0,49 %, tataroj - 0,45 %, kaj aliaj. Loĝlokoj kun pli ol 5000 loĝantoj en 2012 (loĝantaro en miloj): Kaluga (326,4), Obninsk (105,4), Ludinovo (40,1), Kirov (31,6), Malojaroslavec (30,0), Balabanovo (26,1), Kozelsk (17,9), Kondrovo (16,6), Suĥiniĉi (16,0), Tovarkovo (14,5), Borovsk (12,1), Sosenskij (12,0), Ĵukov (11,9), Kremjonki (11,4), Vorotinsk (11,1), Jermolino (10,5), Tarusa (9,6), Belousovo (8,4), Medinj (8,1), Juĥnov (6,9), Duminiĉi (6,1), Ĵizdra (5,5), Polotnjanij Zavod (5,1). Administra divido kaj politika strukturo Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Administra divido de Kaluga provinco.
Kaluga provinco konsistas el 24 distriktoj kaj 2 urboteritorioj. Kulturo kaj vidindaĵojPro sia oportuna geografia situo Kaluga provinco estas populara inter turistoj. Ĉefe estas vizitataj:
Referencoj
Vidu ankaŭEksteraj ligilojAdministra centro: Kaluga Ĉefurbo: Moskvo Belgoroda provinco | Brjanska provinco | Ivanova provinco | Jaroslavla provinco | Kaluga provinco | Kostroma provinco | Kurska provinco | Lipecka provinco | Moskva provinco | Moskvo | Orjola provinco | Rjazanja provinco | Smolenska provinco | Tambova provinco | Tula provinco | Tverja provinco | Vladimira provinco | Voroneĵa provinco |