Königs Wusterhausen
Königs Wusterhausen [KEniŝs vustaHAŬzn] estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Dahme-Spreewald de la federacia lando Brandenburgio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 38 929 loĝantojn. Rilatoj al EsperantoLa radio-ĉefstacio Königswusterhausen disaŭdigis la 16-a de novembro 1924 sur ondo 2450 paroladon de telegr.-direktoro Arnold Behrendt, poste sur ondo 2800 Esperanto-koncerton. Oni fondis post ĝi „Germanan Radio-Esperanto-Ligon“. Prezidanto iĝis Arnold Behrendt, vicprezidanto telegrafoserva direktoro Gerlach, direktoro de la radio-ĉefstacio, oficejo ĉe Ellersiek & Borel. Pri la fondo informis la revuo Germana Esperantisto, 1925, n-o 1. Ankaŭ en la postaj jardekoj, en la epoko de GDR samkiel post la ŝtata reunuiĝo de Germanio, en la urbo kontinue aktivis esperantistoj. VidindaĵojEn la kvartalo Niederlehme troviĝas turo simila al la istanbula Galata-turo. Partneraj urbojInter la partneraj urboj estas
|