Jungle Hunt
| Jungle Hunt | |
|---|---|
| Manlibro (Atari 2600) | |
| Disvolvo | Taito (arkado) Atari, Inc. (adaptoj) |
| Eldoninto | Taito (arkado) Atari, Inc. (portadoj) Atarisoft (adaptoj) |
| Dato de lanĉo | Jungle King: JP: 23-a de junio 1982[1][2] NA: 1982[3] EU: 1982[4] Jungle Hunt: JP: Julio 1982[2] |
| Platformo | Arkado, Apple II, 8-bitaj Atari-komputiloj, Atari 2600, Atari 5200, ColecoVision, Commodore 64, IBM PC, VIC-20, TI-99/4A |
| Ĝenro | Agada, Platforma |
| Ludomaniero | Unu- aŭ plurludanta |
Jungle Hunt (esperante Ĝangala Ĉasado, japane ジヤングル・ハント) estas horizontalruluma platforma-agada videoludo evoluigita de Taito kiel arkadludo. Ĝi estis origine distribuita en 1982 kiel Jungle King, poste rapide modifita kaj relanĉita kiel Jungle Hunt post aŭtorrajta disputo pri la ludanto-karaktero pro ĝia simileco al Tarzano. Taito ankaŭ distribuis malpli sukcesan renomitan version de la ludo kiel Pirate Pete en 1982. Jungle King, kune kun Moon Patrol publikigita monaton pli frue, estas inter la unuaj videoludoj kiuj uzas paralaksan rulumon.
La ludanto kontrolas nenomitan karakteron moviĝantan tra dekstra-al-maldekstraj rulumaj scenoj por savi virinon el kanibaloj, svingante sin de vito al vito, naĝante tra krokodil-plena rivero, evitante ruliĝantajn ŝtonojn kaj saltante super ŝiaj kaptintoj.
Hejmaj versioj de Jungle Hunt estis publikigitaj de Atari, Inc. por Atari 2600, Atari 5200, kaj 8-bitaj Atari-komputiloj kun kiel ĉefrolulo brita esploristo nomata Sir Dudley. Adaptoj sub la marko Atarisoft estis cetere publikigitaj por Apple II, ColecoVision, Commodore 64, VIC-20, kaj IBM PC-komputiloj.
Ludomaniero
La ludo estas dividita en kvar sekciojn kiuj rulumas de dekstre maldekstren. En la unua, la esploristo svingiĝas de vito al vito premante la butonon kiam du vitoj estas sufiĉe proksimaj. Malsukceso atingi vito kaŭzas ke la esploristo falu al la ĝangala planko kaj perdu vivon.
Post la lasta vito, la esploristo plonĝas en krokodil-plenan riveron. Li povas ataki la krokodilojn de sube per sia tranĉilo, krom kiam iliaj buŝoj estas malfermitaj. La esploristo devas periode reveni al la surfaco por spiri, kie li ne povas ataki la krokodilojn. Foje bobeloj leviĝas el la fundo de la rivero, kiuj povas kapti la esploriston kaj porti lin al la surfaco, eble trafante krokodilojn survoje.
Post elnaĝado el la rivero, la esploristo kuras supren deklivon evitante diversgrandajn ŝtonojn. La ŝtonoj resaltas je diversaj rapidecoj kaj altoj, postulante ke la esploristo aŭ saltu aŭ kaŭru ĝustatempe.
En la fina sceno, la esploristo devas eviti kanibalojn dum li provas atingi la virinon kiu estas mallevata en kaldronon. Post kiam la ludanto savas la virinon, aperas la vorto « Gratulon ! » sekvita de mesaĝo diranta « Mi amas vin !!! » finiĝante kun la virino kisante la esploriston.
Plua ludado ripetas la scenojn kun pliigita malfacileco. En raŭndoj aliaj ol la unua, kanibalo aperas en la arbo de la kaldrona sceno kaj ĵetas lancojn al la ludanto.[7]
Eldono
La eldono de Jungle King kun sia Tarzan-simila heroo instigis laŭleĝan fare de la rajtposedantoj de la verkaro de Edgar Rice Burroughs. Ĉi tio kaŭzis la ŝanĝon de la nomo al Jungle Hunt kun kelkaj surfacaj modifoj :[8][9]
- La ĉefa rolulo devenas esploristo kun ĉasĉapelo kaj safara vesto.
- La svingantaj vitoj aspektas iomete malsame kaj devenas ŝnuroj.
- La fama krio de Tarzano ĉe la komenco de la ludo estas anstataŭigita per la muziko el la fino de la rivera sceno.
Adaptoj
Atari, Inc. publikigis hejmajn adaptojn en 1983 sub sia propra marko por Atari 2600,[10] Atari 5200, kaj 8-bitaj Atari-komputiloj. Adaptoj por aliaj platformoj estis eldonitaj sub la marko Atarisoft : Apple II, ColecoVision, Commodore 64, VIC-20, IBM PC-komputiloj kaj TI-99/4A. En la Atari-markitaj versioj, la heroo nomiĝas Sir Dudley, kaj la knabino, edzino de Sir Dudley, estas Lady Penelope.
La versioj por Apple II kaj IBM PC estis evoluigitaj de Sierra Entertainment.
Ricevo

En Usono, Jungle King estis la plej enspeziga arkadludo laŭ la monataj recenzoj de RePlay en oktobro 1982.[11] Jungle Hunt ankaŭ pintis la saman liston en januaro 1983.[12] Ĝis julio 1983, oni taksas ke ĝi vendis ĉirkaŭ 18 000 arkadajn kabinetojn en Usono kaj estis inter la ses plej enspezigaj ludoj tiuperiode.[13] Jungle King fariĝis unu el la dek tri plej enspezigaj arkadaj videoludoj de 1983.[14]
Bill Kunkel recenzis Jungle King por la revuo Electronic Games komence de 1983, skribante ke ĝi povus fariĝi la "plej granda sukceso de Taito ekde Space Invaders" ĉar ĝi sekvas "la klasikan formulon por sukcesaj videoludoj : facile lernebla, malfacile majstrebla." Li diris ke ĝi estas "nedubeble amuza dum la unuaj ludoj, sed ŝajnas ke ĝi ne eltenas longdaŭran intereson" kaj nomis la grafikon de la vito-svinga segmento "vere terura". Li tamen rimarkis ke "ludantoj ŝajnas ĝui ĝin."[15]
Raymond Dimetrosky de Video Games Player taksis la Atari VCS-version je B+, nomante ĝin "sufiĉe bona" konsiderante la limigojn de la VCS.[16] William Michael Brown recenzis la Atari 5200-adapton en septembro 1983 en Electronic Fun with Computers & Games, donante al ĝi 3 el 4. Li nomis ĝin signifa plibonigo super la "seniluziiga" versio por Atari VCS, dirante ke ĝi aspektas kaj ludas pli bone kaj alportas "multe el la arkada defio."[17]
Jungle Hunt ricevis Atestilon de Merito en la kategorio "Plej Bona Aventura Videoludo" ĉe la 5-a ĉiujara Arkie Awards en januaro 1984.[18]:42
Posta influo
En novembro 1982,[6] Taito publikigis alian version de la ludo en arkadoj kiel Pirate Pete kun la sama ludmaniero.[19] La ludanto-karaktero estas nun pirato. La vitoj estas anstataŭigitaj de ŝnuroj svingiĝantaj el la mastoj de tre longa ŝipo. Ŝarkoj naĝas en la akvo anstataŭ krokodiloj, kaj glav-uzantaj piratoj anstataŭas la kanibalojn.[20]
En 1983, Milton Bradley Company publikigis tabulludan version de Jungle Hunt kie ŝnuroj estas ĉefa elemento.[21]
Jungle Hunt estis inkludita en la kolekto Taito Legends por Vindozo, PlayStation 2, kaj Xbox.
Referencoj
- ↑ Jungle King (Registration Number PA0000147344). Alirita 31 May 2021 .
- ↑ 2,0 2,1 Akagi, Masumi. (13 October 2006) アーケードTVゲームリスト国内•海外編(1971-2005) (japane). Japan: Amusement News Agency, p. 40–46 (42). ISBN 978-4990251215.
- ↑ Video Game Flyers: Jungle King, Taito (USA). Alirita 22 March 2021 .
- ↑ Video Game Flyers: Jungle King, Taito (Germany). Alirita 22 March 2021 .
- ↑ . Inter Office Memo. Atari, Inc. (25 July 1983). Arkivita el la originalo je 2014-10-06.
- ↑ 6,0 6,1 Pirate Pete (Registration Number PA0000180640). Alirita 31 May 2021 .
- ↑ Jungle Hunt ĉe Killer List of Videogames
- ↑ (February 1983) “Bungling in the Jungle”, Video Games 1 (5), p. 18.
- ↑ "Arcade Action". Vidiot. Vol. 1, no. 3. May 1983. p. 24.
- ↑ Atari 2600 VCS Jungle Hunt.
- ↑ "RePlay: The Players' Choice". RePlay. October 1982.
- ↑ "The Top Ten". Electronic Fun with Computers & Games. Vol. 1, no. 3. January 1983. p. 91.
- ↑ "Inter Office Memo: Coin-Op Product Sales", Atari, Inc., July 25, 1983. Arkivigite je 2021-10-20 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ "AMOA Votes On Annual Game Awards". Cash Box. October 29, 1983. p. 60.
- ↑ Kunkel, Bill (February 1983). "Insert Coin Here: Jungle King". Electronic Games. Vol. 1, no. 12. p. 62.
- ↑ Dimetrosky, Raymond (November 1983). "Video Game Buyer's Guide: Jungle Hunt". Video Games Player. Vol. 2, no. 2. United States: Carnegie Publications. p. 54.
- ↑ Brown, William Michael (September 1983). "Jungle Hunt". Electronic Fun with Computers & Games. Vol. 1, no. 11. pp. 49–50.
- ↑ (January 1984) “Arcade Alley: The Arcade Awards, Part 1”, Video 7 (10), p. 40–42.
- ↑ (April 1983) “The Arcade Beauty Pageant”, Joystik 1 (5), p. 11.
- ↑ Pirate Pete.
- ↑ Jungle Hunt Board Game.
Eksteraj ligiloj
- Jungle Hunt ĉe MobyGames (angle)
- Jungle Hunt ĉe Arcade History (angle)
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

