Jovanotti

Jovanotti
Persona informo
Naskonomo Lorenzo Cherubini
Naskiĝo 27-an de septembro 1966 (1966-09-27) (59-jaraĝa)
en Romo
Lingvoj itala vd
Loĝloko Cortona vd
Ŝtataneco Italio Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj 1
Profesio
Alia nomo Jovanotti vd
Okupo kantisto
diskĵokeo
aŭtoro
komponisto
muzikproduktisto
kantoverkisto
repisto
muzikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1988– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Jovanotti (2008)

Jovanotti (naskiĝis la 27-an de septembro 1966 en Romo) estas itala kantisto, kiu kutime sed ne ĉiam kantas repmuzikon. Lia vera nomo estas Lorenzo Cherubini.

Li famiĝis je la fino de la 1980-aj jaroj, kun muziko kiu estis mikso de diskoteka muziko kaj repo, speco de muziko kiu ankoraŭ ne ekzistis en Italio en tiu periodo. En liaj unuaj diskoj, la kantoj kutime ne parolis pri profundaj aŭ seriozaj temoj, sed dum la naŭdekaj jaroj, lia muziko laŭgrade serioziĝis, kaj li komencis paroli ĉiam pli pri politikaj, religiaj aŭ filozofiaj temoj. Lia muziko komence estis influata de alia genroj kiel regeo kaj monda muziko. Li ankaŭ fariĝis fama subtenanto de multaj progresemaj kaŭzoj kaj organizaĵoj. Li ankaŭ aktive partoprenis en la kampanio por konvinki okcidentaj registaroj forviŝi la monŝuldoj kiujn triaj mondaj landoj havas al ili. En la jaro 2002, li partoprenis la fama itala muzik-festivalo nomata, la festivalo de Sanremo, kantante kanton nomata "cancella il debito" ("Forviŝu la ŝuldon") en kiu li petis al la itala registaro forviŝi la ŝuldojn de kelkaj afrikaj landoj al ĝi.

Jovanotti estas verŝajne unu el la plej popularaj italaj kantistoj. Inter lia plej famaj kantoj estas "L'ombelico del mondo", "Penso Positivo", "Serenata Rap" kaj "Bella".

Jovanotti kaj Esperanto

Dum la jaro 2012, Jovanotti sciigis la publikon pri sia opinio pri Esperanto per Tvitero. Li diris, ke li iam sinkonvinkis lerni Esperanton kaj eĉ elŝutis programon pro tio[noto 1]. Li poste aldonis, ke Esperanto estas facila lingvo, kiu lerneblas dum mallonga tempo, kvankam ĝi malmulte utilas ĉar preskaŭ neniu parolas ĝin[noto 2].

En la jaro 2013, li disdonis filmeton de sia kantaĵo nomata "Ti porto via con me", en kiu aperas bendafiŝon skribita en Esperanto. Ĝi tekstas "Mi prenos vin kun mi", kiu estas Esperanta traduko de la titolo[noto 3].

En 2022 li kantas kun Enzo Avitabile 'Corpo a Corpo' kaj en tiu itala kanto estas kelkaj frazoj en esperanto.

Notoj

  1. https://twitter.com/lorenzojova/statuses/158971105623805954
  2. https://twitter.com/lorenzojova/statuses/158972446064644097
  3. http://www.youtube.com/watch?v=9mmx7Im2vpA

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.