Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Josiah Wedgwood

Josiah Wedgwood
Persona informo
Naskiĝo 12-an de julio 1730 (1730-07-12)
en Burslem
Morto 3-an de januaro 1795 (1795-01-03) (64-jaraĝa)
en Etruria
Tombo Staffordshire Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Thomas Wedgwood III (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Patrino Mary Stringer (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oj John Wedgwood (en) Traduki, Thomas Wedgwood IV (en) Traduki, Margaret Wedgwood (en) Traduki kaj Catherine Wedgwood (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)o Sarah Wedgwood (en) Traduki (1764–) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Josiah Wedgwood II, Richard Wedgwood (en) Traduki, Catherine Wedgwood (en) Traduki, Mary Ann Wedgwood (en) Traduki, Sarah Wedgwood (en) Traduki, John Wedgwood, Susannah Wedgwood (en) Traduki, Thomas Wedgwood, Paul Foley (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Ursula Mommens (en) Traduki () Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo ceramikisto
entreprenisto
aktivulo kontraŭ sklaveco Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Josiah WEDGWOOD [viĝvu:d] (12-a de julio 1730, Burslem, Staffordshire, Anglio – mortis la 3-an de januaro 1795, Burslem) estis angla ceramika artisto kaj teknikisto, ellaborinto de novaj ceramikaj tipoj. Li estis pioniro pri la moderna produktada organizado, surmarketigo kaj sciencbaza evoluigo. Li estis avo de Charles Darwin.

Li venis el potfarista familio, jam eklaboris en aĝo de 9 jaroj, post morto de la patro. Li estis sperta potfaristo, sed pro sekvaĵoj de nigra variolo li perdis la dekstran piedon tiel malpliiĝis lia laborkapablo. Li plenigis la tagojn per lernado, legado, faka eksperimentado.

Li proponis kunlaboron al la pli aĝa frato Thomas, kiu rifuzis tion (1749). Post tiam Wedgwood kunlaboris 1752–53 kun John Harrison, poste kun Fenton Low-a Thomas Whieldon. Tiu lasta uzis modernajn teknikojn. Wedgwood tiutempe ekverkis la eksperimentan libron.

Post kiam li malkovris specifan emajlon, sendependiĝis kaj perfektigis en la burslem-a manufakturo de Ivy House la kremkoloran kamenargilaĵon, kiun oni nomas Queen's ware (ceramiko de la reĝino), ĉar la reĝino Charlotte mendis en 1765 el tiuj. Wedgwood enkondukis amasproduktadon kaj axcetis la proksiman manufakturon de Brick House.

Ekde 1768 li laboris kun Thomas Bentley kaj pretigis ornamaĵojn. Samjare li ellaboris la nigran, fajnasurfacan, senemajlan duran argilaĵon, kiu celis sekvi stilon de la grekaj vazoj.

Ĉ. 1775 ellaboris li la jaspan (blankan) ceramikon, aĉetis en 1763 teknologion pri matrica pentrado (malkovrita en 1755).

Wedgwood elpensis la pirometron por mezuri la temperaturon en la bakforno. Lia amiko estis Erasmus Darwin, kiu instigis lin uzado de vapormaŝinoj. Tiel lia uzino Etruria estis la unua industria fabriko - krom la minejoj- en 1782, kie oni uzis energion de la vaporo.

La posteuloj de Josiah Wedgwood daŭrigis la familian tradicion en Burslem ĝis 1940, kiam la fabriko translokiĝis al Barlaston.

Filinon de Wedgwood, Susannah edzinigis filo de Erasmus Darwin. Ilia filo estis Charles Darwin.

Vidu ankaŭ

Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9