Josef Leitgeb
| Josef Leitgeb | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 17-an de aŭgusto 1897 en Bischofshofen | ||||
| Morto | 9-an de aprilo 1952 (54-jaraĝa) en Innsbruck | ||||
| Lingvoj | germana vd | ||||
| Ŝtataneco | Aŭstrio Cislajtio | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | verkisto instruisto poeto-juristo tradukisto juristo | ||||
| Aktiva en | Innsbruck vd | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Josef LEITGEB (naskiĝinta la 17-an de aŭgusto 1896 en Bischofshofen, mortinta la 9-an de aprilo 1952 en Insbruko) estis aŭstra juristo, pedagogo kaj verkisto.
Vivo
Estante filo de fervojisto li trapasis dummilitan abiturientan ekzamenon en Insbruko antaŭ devi eksoldati en 1915 en la taĉmentoj de Kaiserjäger. Post militofino eblis studi ĉe la Insbruka universitato germanistikon unue, poste jursciencojn. Doktoriĝo sukcesis en 1925; paralele li akiris en 1921 instruadrajton por bazlernejoj. Instruiste li aktivis ekde 1922, ĝis 1929 en tirolaj vilaĝaj lernejoj, poste ĝis 1939 en realisma supera lernejo en Insbruko. Tuj post la Dua mondmilito, dum kiu Leitgeb estis kapetano de Wehrmacht en Ukrainio, li nomumiĝis urba lernejinspektisto por Insbruko.
Verkiste li komencis verki lirikaĵojn. La ekspresionisma bildomondo de Georg Trakl ade influegis lin. Post laŭtlegado en Insbruko en 1921 Ludwig von Ficker, eldonisto de la periodaĵo Der Brenner kaj apoganto de Trakl, invitis lin iĝi ano de la Brenner-rondo. Je Brenner-eldonejo ankaŭ publikigita estis la unua libro de Leitgeb, Gedichte. Tamen Trakl ĉiam restis lia modelo. Ankaŭ unu lia lasta laboraĵo listeraturhistoria Die Trakl-Welt (ĉe: Wort im Gebirge, 1951) temis pri tiu geniulo.
Graveco artista
La tutan vivon Leitgeb taksis sin tirola poeto. La intima kunteksto de deveno, vivo kaj verkaro dokumenteblas en versoj de sensiva naturproksimeco kaj tradiciema formoŝato. Samas ĉe rakontoj kaj membiografiaj/eseaj aĵoj de li. La titolo de lia dua poezi-volumo Musik der Landschaft (1934) karakterizis ĉefan motivon de la verkaro krome aludante la kantosimilan ĉarmon de la lirikaĵoj tiutempaj.
Ankaŭ liaj du romanoj unuigas la tekston kun pejzaĝoj kaj patrujo: Kinderlegende (1934) estas historio kun aŭtentika fono el Merano pri paŝtista knabo kiun oni taksis sorĉisto nur pro ties kono de naturaj fenomenoj. Li bruliĝis post priesploro de la inkvizicio. En la verko Christian und Brigitte (1936) Leitgeb prezentas (parte aŭtobiografie) la historion de bazlerneja instruisto kaj la alfronto al malfacilaj kondiĉoj dum epoko de ŝanĝo de kamparana vivo kaj de ekonomiaj problemoj. Tiaj aludoj al sociaj aferoj ankaŭ kaŭzis verki plurajn poeziaĵojn de la en 1938 aperinta antologio de sonetoj Läuterungen.
Tamen estas liaj plej gravaj kontribuoj al literaturhistorio la membiografiaĵoj de pli malfrua kreoperiodo: la en 1942 sub la titolo Am Rande des Kriegs publikigitaj memoroj pri Ukrainio surpaperigas interesajn karakterojn kaj pejzaĝojn. Kaj en la kroniko de la propra infaneco Das unversehrte Jahr (1948) Leitgeb detalege sciigas detalan kaj melankolian bildon de la kamparana vivokondiĉaro en Aŭstrio dum la jardekoj antaŭ la eksplodo de la Unua mondmilito. Leitgeb ankaŭ tradukis el la franca lingvo.
Honoroj
- 1950: Österreichischer Staatspreis für Literatur
Verkoj
- Gedichte, Innsbruck 1922
- Kinderlegende, Berlin 1934
- Musik der Landschaft, Berlin 1935
- Heimkehr (Christian und Brigitte), Berlin 1936
- Läuterungen, Salzburg [u. a.] 1938
- Tirol und Vorarlberg, Berlin 1939
- Brief über den Süden, Mainz 1941
- Am Rande des Krieges, Berlin 1942
- Trinkt, o Augen, Wien 1942
- Vita somnium breve, München 1943
- Von Blumen, Bäumen und Musik, Salzburg 1947
- Das unversehrte Jahr, Salzburg 1948
- Wort im Gebirge, 1948-1952 (*kiel eldonisto, kune kun F. Punt kaj H. Lechner)
- Kleine Erzählungen, Graz [u. a.] 1951
- Lebenszeichen, Salzburg 1951
- Sämtliche Gedichte, Salzburg 1953
- Abschied und fernes Bild, Salzburg 1959 (eldonis F. Punt; rakontoj, eseoj, verkolisto)
- Ehe es Nacht wird, Graz [k.a.] 1961
- Abschied und fernes Bild (eldonis F. Punt), 1959
Tradukoj
- Antoine de Saint-Exupéry: Brief an einen Ausgelieferten, Boppard a.Rh. 1948
- Antoine de Saint-Exupéry: Der kleine Prinz, Bad Salzig 1950 (kune kun Grete Leitgeb)
Fonto
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

