Berikon
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Berikon-Widen (stacidomo). |
| Berikon | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| komunumo en Svislando | |||||
| |||||
| Kantono | Argovio | ||||
| Distrikto | Bremgarten | ||||
| Koordinatoj | 47° 21′ 10″ N 8° 22′ 25″ O / 47.35278 °N, 8.37361 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 21′ 10″ N 8° 22′ 25″ O / 47.35278 °N, 8.37361 °O (mapo) | ||||
| Nombro de loĝantoj | 4491 | ||||
| Areo | 5,38 km² | ||||
| Alteco | 554 m super marnivelo | ||||
| Poŝtkodo | 8965 | ||||
| Komunumkodo | 4062 | ||||
Pri la komunumo
Berikon estas urbo komunumo en la distrikto Bremgarten de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 4491 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio
La komunumo situas sur la kulmino de la Mutschellen-Pasejo ĉe la limo kun Kantono Zuriko. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Oberberikon kaj Unterberikon, kiuj kunkreskis du la lastaj jaroj.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Berikon limas en nordo al Rudolfstetten-Friedlisberg im Norden, en oriento al Birmensdorf (Kantono Zuriko), en sudo al Oberwil-Lieli, en okcidento al Zufikon, kaj en nordokcidento al Widen.
Trafiko
Tra la komunumo pasas la mallarĝŝpura fervojo de Dietikon al Bremgarten. La stacidomo de Berikon situas ekzakte sur la Mutschellen-pasejkulmino. De tie eliras ankaŭ poŝtaŭtolinioj al Baden kaj Zuriko-Wiedikon.
Historio

La unua dokumenta mencio de Berikon datiĝas de la 28-a de junio 1153 kiel Berchheim.
En mezepoko Berikon apartenis al la Habsburgoj, kiuj en Berikon funkciigis tribunalon. Kiam la Svisa Ĵurkomunumo en 1415 konkeris la hodiaŭan Argovion, Berikon estis metita sub la suvereneco de la urbo Zuriko, kiu dividis la lokon en du partojn, nome Oberberikon, kiu estis atribuita al la distrikto Keln kaj Unterberikon, kiu fariĝis parto de la Grafejo Baden. Okaze de la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Argovio estis liberigita de la ĵurkomunuma servuteco. La du komunumoj nun estis atribuita al la Kantono Baden. En 1803 post la integriĝo de la Kantono Baden al la nova Kantono Argovio, la du komunumopartoj estis reunuigitaj. La civitanaj komunumoj ankoraŭ ĝis la jaro 1906 restis apartaj.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.






