Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Johannes Francke

Johannes FRANCKE (naskiĝinta la 2-an de novembro 1604 en Markersdorf, mortinta la 10-an de marto 1684 en Weida) estis germana teologo en dum baroka tempo.

Vivo

epitafo en la urba kirko de Weida

Estinte filo de paroĥestro li frekventis de 11614 la latinan lernejon de Weida, la gimnaziojn de Zeitz, Eisleben kaj Gera, studonte inter 1627–1632 teologion ĉe la universitato de Lepsiko. En 1632 li estis estro de la Urba lernejo de Weida, fariĝonte en aŭgusto 1636 diakono, en februaro 1643 arkidiakono, en januaro 1646 ĉefpastoro kaj en aŭgusto 1165 superintendanto.

Post marodoj kaj dezertigo de la urbo dum la Tridekjara Milito, Francke rekonsekris la rekonstruitan Mario-kirkon kaj ofereme helpadis la fidelulojn post inundoj de 1661. Tabulo munitta ĉe la posto de la altara kruco el 1664 atestas la tiaman re-aranĝadojn. Fondis li la eklezian bibliotekon enmetante la librojn kiuj ekzistis ankoraŭ malantaŭ la militego. Lia persona biblio kun mane skribitaj notoj/komentoj eĉ hodiaŭ konserviĝis tiuloke (do en la arkivejo).

Epitafo reliefa de li spekteblas en la ĥorejo de la Mario-kirko, maldekstre de la altaro. Edzigis lin Martha Nürnberger, filino de urbestro de Weida. Devizo lia estis indubitata fides, mundi victoria sola (nia kredo estas la venko venkinta la mondon); konatas de li ankaŭ blazono. Sigelon de li oni havis sur letero adresita en 1656 al Pforta-lernejestrano kun la peto akcepti lerneje la trian filon.

Literaturo

  • Stammtafeln Francke, sesa eldono 1999, genealogi-tabulo X, en la familiarkivo "Bartholomäus Francke" (en la Mario-kirko de Weida)

Eksteraj ligiloj

Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9