Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Johann Adolf Schlegel

Johann Adolf Schlegel
Persona informo
Naskiĝo 17-an de septembro 1721 (1721-09-17)
en Meißen
Morto 16-an de septembro 1793 (1793-09-16) (71-jaraĝa)
en Hanovro
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Lepsiko Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Johann Friedrich Schlegel Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Johann Heinrich Schlegel (en) Traduki kaj Johann Elias Schlegel (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Johanna Christiane Erdmuthe Schlegel (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj August Wilhelm Schlegel, Carl August Schlegel (en) Traduki, Johann Carl Fürchtegott Schlegel, Karl August Moritz Schlegel, Friedrich Schlegel Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Alia nomo Nisus vd
Okupo poeto
verkisto
pastoro Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johann Adolf SCHLEGEL [ŝle:g.l] (pseŭdonimoj: Nisus, Hanns Görge; naskiĝis la 18-an de septembro 1721 en Meißen, mortis la 16-an de septembro 1793 en Hannover) estis germana verkisto.

Vivo

Schlegel instruiĝis hejme ĝis 1735, poste li frekventis (ĝis 1741) la Gimnazion Pforta. Poste li studis en Lepsiko teologion. Lia frato Elias peris kontaktojn al la Klopstock-amiko Johann Andreas Cramer kiel ankaŭ al Karl Christian Gärtner, Johann Arnold Ebert, Nikolaus Dietrich Giseke, Gottlieb Wilhelm Rabener kaj Christian Fürchtegott Gellert. Kun ili li kunlaboris por la gazeto Bremer Beiträge. Schlegel kontribuis per odoj, rakontoj, la epika instrupoemo Der Unzufriedene (1745) kaj fabloj. En ili li kontraŭenmetis la klarecon de morala enhavo kaj la alegoriajn nuancojn de La Fontaine kaj ebenigis tiel la vojojn al Gotthold Ephraim Lessing. Aliaj tekstoj aperis en aliaj semajngazetoj kiel "Vermischte Schriften von den Verfassern der Bremer Beyträge" (1748-51, kun Totenklage für den Bruder Elias, 1749) aŭ "Der Jüngling"(eldonite de J. A. Cramer, 1747/48). Dum la kandidata tempo (1746-51) Schlegel vivis unue kiel privata ĉefinstruisto en Strehla, poste en Leipzig, poste ĉe Cramer proksime de Merseburg.

Graveco

Plej gravis Schlegel per la tradukado kaj komentado de verko de Charles Batteux Les beaux arts réduits à un même principe (france, 1746). Al la eldonoj de 1751, 1759 kaj 1770 (nove eldonita en 1976) Schlegel aneksis traktaton pri literatura estetiko kaj pri la memŝatendo de poeziaĵoj kaj prozo.

En 1751 Schlegel iĝis Collega extraordinarius, Diaconus kaj posttagmeza predikisto en Pforta, en 1754 ĉefpastoro kaj gimnazia profesoro en Zerbst. Lia brileco retorika - dokumentita per 15 predikvolomoj - faris ke li estis nomumita paroĥestro de la hanovra Markt-kirko; poste li iĝis Pastor primarius kaj superintendanto ĉe la Kortega kaj Urba kirko de Neustadt (kie li ankaŭ estis nomumita konsiliano de la konsistorio). En 1782 li iĝis generalsuperintendanto de la Duklando Hoya, en 1787 de la Duklando Calenberg.

En la kolekto Geistliche Lieder (I-III, 1766–72) kun 49 propraj kaj 87 aliverkitaj kantoj senteblas - same kiel ĉe la kantoj de la amiko Gellert - ties sincera kredo je la Revelacio.

En 1787 li akiris honoran doktorecon en Göttingen (pri teologio). Liaj filoj August Wilhelm Schlegel kaj Friedrich Schlegel iĝis fondintoj de la germana romantikismo.

Eksteraj ligiloj

Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9