Jean-Luc MoudencJean-Luc Moudenc, naskiĝinta la 19-an de julio 1960 en Tuluzo, estas franca politikisto . Membro de UMP, li estas urbestro de Tuluzo de 2014, post estinta urbestro por la unua fojo de 2004 ĝis 2008. Plie, li estis deputito de la 3-a deputita distrikto de Haute-Garonne de 2012 ĝis 2014. 1-a mandato de urbestro de TuluzoLa 6-an de majo 2004, Jean-Luc Moudenc estis elektita urbestro de Tuluzo, sekve de la demisio de Philippe Douste-Blazy, nomumita al la registaro. Deputito de Haute-GaronneEn oktobro 2011, Jean-Luc Moudenc anoncis sian kandidatiĝon al la deputitaj balotoj en la 3-a deputita distrikto de Haute-Garonne. Li alfrontis 12 kandidatojn, el kiuj la urbestro de Balma, Alain Fillola kaj François Simon (alianco inter PS kaj La Verduloj). Li venkis per 50,41% da voĉoj en la dua vico kontraŭ François Simon[1]. 2-a mandato de urbestro de TuluzoJean-Luc Moudenc estis formale elektita urbestro la 4-a de aprilo 2014, okaze de la unua kunveno de la nova urba Konsilio. Li fariĝis la 24-an de aprilo prezidanto de la urbeca komunumaro Tuluzo Metropolo[2]. Fine, la sekvantan 20-an de majo, li estis elektita prezidanto de la Asocio de urbestroj de grandaj urboj de Francio, per 46 voĉoj, kontraŭ 39 al Jean-Louis Fousseret, urbestro (PS) de Besançon[3]. Premioj
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭVidu ankaŭEksteraj ligiloj
|