Jaro de Vistulo
Jaro de Vistulo (pole Rok Rzeki Wisły 2017) estis organiza iniciato pri festado de la 550-a datreveno de la unua libera flosigado sur Vistulo, ligita kun pluraj eventoj en ĉiuj apudvistulaj vojevodioj.
Voĉdonoj
La ideon pri festado iniciatis Socia Celebro-Komitato de la Jaro de Rivero Vistulo en 2017. Ĝin apogis pluraj institucioj kaj aŭtonomiaj unuoj. Aprile 2016 la projekto por voĉdono eniris Polan Parlamenton. La 22-an de junio 2016 la Pola Sejmo voĉdonis, fiksante la jaron 2017 Jaro de Vistulo. Plie, la 19-an de decembro 2016 Regiona Asembleo de Mazovia Provinco akceptis voĉdonon pri la Jaro de Vistulo en Mazovio.
Festado - elektitaj iniciatoj
Okazo por inaŭguro de la Jaro de Vistulo estis 550-a datreveno de la dua pactraktato en Toruń, danke al kio Krono de la Regno de Pollando reakiris interalie Gdanskan Pomerion. Oni ekfestis la 19-an de oktobro 2016 en Toruń, kie okazis solena sesio kaj rekonstruo de la mara batalo kune kun simbola subskribo de la pactraktato. La 1-an de januaro 2017 komencon de la Jaro de Vistulo anoncis la toruna sonorilo Tuba Dei.
Jaro de Vistulo sur poŝtmarko
La Jaro de Vistulo estis memorigita sur poŝtmarkoj, kiujn Pola Poŝto emisiis la 30-an de januaro 2017. La poŝtmarkoj prezentas ondojn sur la rivero, kun enskribitaj informoj pri la rivero, ekz. La plej longa rivero enfluanta la Baltan Maron.
Muzeoj de la Vistul-Itinero
La festadon partoprenis interalie muzeoj apud Vistulo aŭ en ties proksima najbareco. Rezulto de la kunlaboro estas komencigo de la reto inter muzeoj troviĝantaj sur la itinero.
Konstruo de la transporta boato
Kadre de la datreveno de la Jaro de Vistulo oni iniciatis projekton Konstruo de flosanta unuo "Szkuta Wiślana" (Vistula boato). Investunuo estis Muzeo pri Sporto kaj Turismo en Varsovio. Ligna boato, nomita Dar Mazowsza (Donaco de Mazovio) estis surakvigita la 20-an de oktobro 2017.
Civitano de Rivero Vistulo
La projekto Civitano de Rivero Vistulo estas kampanjo direktita al lokaj socioj interesitaj pri entrepreno de socia aktivado rilate al Vistulo. Elemento de la projekto estas interalie Vistula flosigado de Sandomierz ĝis Toruń.
Festivalo de Vistulo
Festivalo de Vistulo estas kelktaga evento okaziĝanta laŭvice en Włocławek, Nieszawa, Ciechocinek kaj Toruń. Ĝi arigis kelkdekon de ŝipoj.
Internacia Poezia Konkurso en Esperanto
Internacia Poezia Konkurso "Jaro de Vistulo" prezentita kadre de Esperanto-Tagoj en Toruń estis kreita de Pola Esperanto-Asocio, Etnografia Muzeo en Toruń kaj Junulara Kulturdomo en Toruń. La finalo okazis en Junulara Kulturdomo, laborloko de Studio "P", kiu de multaj jaroj utiligas Esperanton. Alvenis 18 konkursaĵoj el 5 landoj. "Pola Esperantisto", n-ro 1/2018 publikigis du el premiitaj: Neforgesebla rivero de Ewa Grochowska kaj Vistulo mia! de Urszula Tupajka.
Eksteraj ligiloj
- Rok Rzeki Wisły 2017 rokwisly.pl
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.