Jan van der Heyden
Jan van der Heyden (naskiĝinta la 5-an de marto 1673 en Gorinchem, mortinta la 1712 en Amsterdamo) estis nederlanda pentristo. VivoEstante disĉiplo de vitropentristo li orientiĝis fine je arkitektura pentrado kaj iris Amsterdamon por pentri vidojn de kirkoj, kasteloj, palacoj, placoj publikaj, stratoj, kanaloj ktp. Ĉie abundas la detaloj. Johann Lingelbach, Adriaen van de Velde kaj Eglon van der Neer ofte pentris la figurojn sur liajn bildojn. Ili troviĝas en multaj galerioj publikaj. Ĉefverko, la urbodomo de Amsterdamo sur la Placo de Dam (1668), posedatas de Luvro, aliajn gravajn verkojn havas la Regna muzeo amsterdamo. Van der Heyden pentris ankaŭ kelkajn aĵpentraĵojn. Li faris vojaĝojn al Germanujo, Belgujo kaj Anglujo. Li okupiĝis krome pri mekaniko, ĉefe pri fajroestingiloj kaj ties plibonigo. Pri tio li publikigis en 1690 verkon ilustritan. Pro tio li nomumitis estro de la fajrobrigadistoj de Amsterdamo. FontoMeyers Großes Konversations-Lexikon, Band 9. Leipzig 1907, p. 304, kio legeblas tie ĉi. |