Jan Romocki
| Jan Romocki | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Aliaj nomoj | Bonawentura |
| Naskiĝo | 17-an de aprilo 1925 en Varsovio |
| Morto | 18-an de aŭgusto 1944 (19-jaraĝa) en Varsovio |
| Tombo | Armea Tombejo Powązki |
| Lingvoj | pola |
| Ŝtataneco | Pollando |
| Familio | |
| Patro | Paweł Romocki |
| Frat(in)o | Andrzej Romocki |
| Okupo | |
| Okupo | poeto |
Jan Romocki (familia blazono Prawdzic, pseŭdonomo Bonawentura, naskiĝis la 17-an de aprilo 1925 en Varsovio, mortis la 18-an de aŭgusto 1944 en aĝo de 19 jaroj samloke) estis pola poeto, subleŭtenanto de Pola Enlanda Armeo kaj armea skoltestro.
En la ribelo de Varsovio
La 1-an de aŭgusto 1944 li estis nomumita skoltestro, partoprenis en la Ribelo de Varsovio kaj distingiĝis en bataloj en Wola. Pro organizita atako la 4-an de aŭgusto 1944 li estis distingita per Batal-Kruco. En la atako li estis vundita.
Dum la atako al str. Stawki la 12-an de aŭgusto li denove vundiĝis, ĉi-foje tre serioze. Laŭ rekomendo de la komandanto de Grupiĝo "Radosław" el la 14-a de aŭgusto 1944 oni sammonate atribuis al li gradon de subleŭtenanto. Li pereis la 18-an de aŭgusto 1944 de aviada bombo, en malsanulejo ĉe la str. Miodowa 23, kaj estis entombigita en Militista Tombejo en Powązki en kvartiro de bataliono "Zośka" (segmento A20-5-22). Laŭ ordono de la komandanto de Pola Enlanda Armeo el la 21-a de aŭgusto 1944 li ricevis Militan Ordenon Virtuti Militari de la 5-a klaso pro "eksterordinara persona kuraĝo montrita en bataloj kaj pro heroa, plena de sindediĉo gvidado de la atako al malamiko en la tereno de Tombejo Powązki en Varsovio.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

