Jan Holub
| Jan Holub | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 5-an de januaro 1878 en Kopřivnice |
| Morto | 17-an de januaro 1951 (73-jaraĝa) en Kopřivnice |
| Lingvoj | Esperanto • ĉeĥa |
| Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio |
| Okupo | |
| Okupo | esperantisto instruisto |
| Esperanto | |
| Esperantisto numero | 5074 |
Jan HOLUB (naskiĝis la 5-an de januaro 1878 en Kopřivnice - mortis la 17-an de januaro 1951, Kopřivnice) estis ĉeĥa pionira esperantisto, kunlaboris kun Theodor Čejka ĉe lia lernolibro, kiu en 1901 startigis la E-movadon en Ĉeĥio.
Li estis instruisto en Veřovice apud Frenštát pod Radhoštěm, poste en Loučka, Kojatín, Hůrka, Bernartice apud Nový Jičín kaj fine en Kopřivnice.
Li ludis violonon, verkis poemojn kaj ankaŭ sekrete artikolojn pri socialismo en la gazeto „Červánky“ (Matenruĝo) antaŭ la unua mondmilito.
Li devenis el laborista familio kaj volis per Esperanto interkomprenigi laboristojn. Tial li kunlaboris kun Čejka kaj Bilík pri nova lernolibro (1900) kaj en la gazeto „Revuo Internacia“ li prizorgis rubrikon „Bibliografio“, ofte sub pseŭdonomoj. Kun Čejka kaj Krumpholc li veturis la la 2-a UK en Ĝenevo.
Lia patro laboris en vagonfabriko de Kopřivnice, havis multajn infanojn, el kiuj pluraj mortis je tuberkulozo. Jan sola fariĝis studento, nome en proksima Příbor. Li okupiĝis pri filozofio, ne drinkis alkoholaĵojn, nek fumis, kio tiam ŝajnis stranga, eĉ ekstravaganca. Kun sia edzino, fraŭline Khodlová el Plzeň, li ne havis proprajn infanojn, sed adoptis knabon kaj knabinon el fremdaj familioj (al la knabo mortis patrino je tuberkulozo). Ili bone edukis ilin, la knabinon ili bone edzinigis, la knabo ellernis metiojn de buĉisto kaj kelnero. Dum okupacio la adoptita filo laboris en fabriko „Tatra“, post la laboro li studis kaj nelonge antaŭ la morto de Jan Holub akiris titolon de inĝeniero.
Verkoj
- Mezinárodní řeč esperanto (Internacia lingvo Esperanto, 1900, kun V. Bílík kaj Th. Čejka)
- Různé myšlenky (Diversaj ideoj, manuskripto, ĉ. 1900)
- Z mého života (El mia vivo, manuskripto, ĉ. 1900)
- Psychologické poznámky (Psikologiaj rimarkigoj, 5.2.1900)
- Rod, číslo kaj sklonba jmen podstatných (Genro, nombro kaj deklinacio de substantivoj, Bohema esperantisto, 1902, p. 3 kaj 12)
- Přídavná jména (Adjektivoj, Bohema esperantisto, 1902, p. 13-14 kaj 19-20)
- Ukázka z připravovaného slovníku česko-esperantského, Bohema esperantisto, 1904, p. 123-124)
- Zájména - ostatní (Pronomoj - ceteraj, Bohema esperantisto, 1904, p. 6-8, 28-30)
- El Bohemujo kaj Moravujo (Lingvo Internacia, 1900, 107, 126-127)
- El Bohemujo kaj Moravujo (Lingvo Internacia, 1901, 133-134)
- Bohemaj proverboj (Lingvo Internacia, 1901, p. 152)
- Bibliografio (Recenzo pri lernolibro de František Vymazal, Lingvo Internacia, 1902, p. 85)
Fonto
- Theodor Čejka: Zemřel Jan Holub (Mortis Jan Holub, Esperantista 1951, p. 88-89)
- Stanislav Kamarýt: Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio, 1983
Eksteraj ligiloj
- Portreto de Jan Holub en la retejo de famaj naskiĝintoj en la urbo Kopřivnice Arkivigite je 2015-05-29 per la retarkivo Wayback Machine
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

