Jan Hirsz
Jan HIRSZ el Żukowo (naskiĝis la 1-an de julio 1891 en Kielno (distrikto Wejherowo), mortfalis la 17-an de septembro 1920 apud Kamień Królewski) – substandardisto de infanterio de Pola Soldataro. Kiel oficiro de la 66-a Kaŝubia Regimento de Infanterio batalis en la pola-bolŝevika milito. La 17-an de septembro 1920 la regimento atakis rusojn en Kamień Królewski. Reprenitan vilaĝon la regimento ne povis pluteni pro kelkobla supereco de la malamiko. Dum retiriĝo mortfalis heroe substandardisto Hirsz, kiu vidante, ke la malamiko okupas flankajn postenojn, prenis pezan maŝinpafilon kaj sola per pafado haltigis la malamikon, rezulte de kio savis la 2-an batalionon de la pereo. Postmorte estis avancita ĝis subleŭtenanto kaj distingita per Arĝenta Kruco de la Milita Ordeno Virtuti Militari. Bibliografio
Eksteraj ligiloj |