Jan Braun
| Jan Braun | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 15-an de majo 1926 en Lodzo | ||||
| Morto | 29-an de junio 2015 (89-jaraĝa) | ||||
| Tombo | Tombejo Powązki en Varsovio | ||||
| Lingvoj | pola vd | ||||
| Ŝtataneco | Pollando | ||||
| Alma mater | Universitato de Lodzo | ||||
| Familio | |||||
| Gefratoj | Michalina Wisłocka | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | lingvisto orgenisto pianisto tradukisto esploristo | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jan Nepomucen Józef Braun (naskiĝis la 15-an de majo 1926 en Lodzo, mortis la 29-an de junio 2015) – pola sumerologo kaj kartvelologo, plurjare ligita kun Fako de Antikva Proksima Oriento de Orientalistika Fakultato ĉe Varsovia Universitato. Doktoro habilita de homa scienco kun specialeco pri ĝenerala lingvistiko kaj kompara lingvistiko.
Familio
Li estis la plej juna filo de Jan Tymoteusz Braun, instruisto, plurjara gvidanto de Publika Universala Lernejo n-ro 30 (en la jaroj 1926–1939), kaj Anna el domo Żylińska. Li havis fratinon Michalina Anna, kuracistino kaj seksologino, kaj pli aĝan fraton Andrzej, poeto kaj verkisto.
Edukado
En la jaroj 1933–1939 frekventis al Publika Universala Lernejo n-ro 30 je la nomo al sankta Stanisław Kostka en Lodzo. De la 15-a de septembro 1939 ĝis la 10-a de decembro 1939 frekventis al Ŝtata Vira Gimnazio n-ro 38 je la nomo al Stefan Żeromski en Lodzo. La edukadon rompis germana invado en Pollandon kaj deviga deportado de la tuta familio al Ĝenerala Gubernio. Dum la okupado li mem lernis kaj sub gvido de la patro, engaĝita en sekretan instruadon. Aprile 1945 revenis kun la familio al Lodzo kaj enskribiĝis al la 3-a klaso de Tria Ŝtata Gimnazio kaj Liceo je la nomo al S. Żeromski en Lodzo. Dum du jaroj finis la 3-an kaj 4-an klason de gimnazio kaj 2 liceajn klasojn de humanisma tipo. Februare 1947 ricevis abituron.
En 1947 komencis studi klasikan filologion kaj klasikan arkeologion en Lodza Universitato. Oktobre 1951 defendis magistran laboraĵon Etnogenezo de etruskoj lume de arkeologiaj esploroj. Baldaŭ estis sendita al aspiranturo en Sovetunion, kiun trapasis en Kartvelio en la jaroj 1951–1955. Tiam akiris fundamentan scion pri la kartvela lingvo kaj kartvela lingvaro, kaj ankaŭ pri formortintaj lingvoj de Proksima Oriento.
Li estis membro de Pola Scienca Akademio.
Sciencaj gradoj
En 1951 ricevis gradon de magistro de filozofio pri la klasika arkeologio. En 1991 oni atribuis al li gradon de doktoro habilita, kaj de 1995 laboris en posteno de profesoro en Orientalistika Instituto de Varsovia Universitato.
Sciencaj esploroj
- kartvelologio
- eŭskologio
- sumerologio
Konata ĉefe pro siaj esploroj pri deveno de la sumera lingvo, kiuj ligas kun la tibeto-birma grupo de ĉinotibeta lingvaro (Sumerian and Tibeto-Burman, Warszawa 2001; Sumerian and Tibeto-Burman. Additional Studies, Warszawa 2004). Aŭtoro de plimulto da artikoloj por Wielka Encyklopedia Powszechna PWN (Granda Universala Enciklopedio) de Polaj Sciencaj Eldonejoj pri sumerologio.
Bibliografio
- Ryszard Kulesza, Marek Stępień, Historia Starożytna w Polsce – informator Antikva historio en Pollando - informilo, Instytut Historyczny UW, Varsovio 2009, serio: Akme., Studia Historica, n-ro 5, ISBN 978-83-904596-9-1. OCLC 750829205
- Michalina Wisłocka, Malinka, Bratek i Jaś (1998), ISBN 83-7180-862-3 (rememoroj de la fratino).
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

