James Earl Ray
James Earl Ray (10a de Marto, 1928 – 23a de Aprilo, 1998) estis usona krimulo konfesinta pro la murdo de la aktivulo por la civilaj rajtoj kaj kontraŭ la Vjetnama milito nome Martin Luther King. Martin Luther King estis murdita ĉe la gastejo Lorraine Motel en Memphis (Tenesio) la 4an de aprilo, 1968, kiam li estis 39-jaraĝa. King estis portita al la Malsanulejo Sankta Jozefo, kie li estis deklarita mortinto je la 7:05 vespere. James Earl Ray, skapinto el Misuria Prizono, estis arestita la 8an de junio 1968 en Londono ĉe la Flughaveno London Heathrow, ekstradiciita al Usono, kaj akuzita je murdo. La 10an de Marto, 1969, Ray akceptis kulpecon kaj estis kondamnita je 99 jaroj en prizono ĉe Tennessee State Penitentiary.[1] Ray poste realigis multajn klopodojn retiri sian kulpokonfeson por esti juĝata de ĵurio, sed estis nesukcesa; li mortis enprizone la 23an de aprilo 1998 70-jaraĝa.[2] Vidu ankaŭNotoj
Referencoj
Bibliografio
Eksteraj ligiloj |