Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

James Dean

James Dean
Persona informo
James Dean
Naskonomo James Byron Dean
Naskiĝo 8-an de februaro 1931 (1931-02-08)
en Marion
Morto 30-an de septembro 1955 (1955-09-30) (24-jaraĝa)
en Cholame
Mortis per Aŭtomobila akcidento Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Park Cemetery (en) Traduki
Park Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio Kvakerismo vd
Lingvoj francaangla vd
Loĝloko Cholame • FairmountNov-JorkioMarionSanta Monica vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater UCLA School of Theater, Film and Television (en) Traduki
Universitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso - dramo
kolegio Santa Monica - Pre-law (en) Traduki
Fairmount Public School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo James Dean
Familio
Patro Winton Dean (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Mildred Marie Wilson (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo filmaktoro
aŭtosportisto
teatra aktoro
televida aktoro
aktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1951–1955 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

James Byron DEAN (naskiĝis la 8-an de februaro 1931 en Marion (Indianao), mortis la 30-an de septembro 1955 proksime de Cholane (Kalifornio)) estis usona aktoro.

Naskiĝinte en Marion (Indianao), li studis aktoradon en Kalifornio kaj en la Actor’s Studio en Nov-Jorko, kie li konatiĝis kun la reĝisoro Elia Kazan.

En 1952 li brilis en la Broadway-spektaklo The Immoralist (verkita de André Gide) kaj Elia Kazan proponis al li la ĉefrolon en sia filmo East of Eden. Post tiu ĉi kaj du pliaj filmoj la juna aktoro fariĝis idolo por la junularo. Tamen lia kariero ne daŭris longe. Antaŭ ol en 1955 lia lasta filmo Giant venis al la kinejoj, James Dean – kiu ŝategis rapidajn aŭtojn – mortis dum trafikakcidento. Lia morto tre pligrandigis liajn famon kaj konatecon.

Estas diskutoj pri la seksa orientiĝo de Dean. Kvankam li estis prezentata al la publiko kiel ŝatanto de virinoj (ekzemple la aktorino Pier Angeli), li havis (ankaŭ) amrilatojn al viroj. Onidire li evitis rekrutigon por la Korea Milito, deklarante sian samseksemon.

La monumento
Detala vido de la monumento

Antaŭ la poŝtejo de urbeto Cholane, 800 metrojn oriente de kie Dean mortis, oni starigis monumenton en la formo de ŝtala relo ĉirkaŭ arbo, en betona kadro. La monumento estis farita en Japanio. Ĝi portas la datojn de la naskiĝo kaj morto de Dean kaj lian favoratan citaĵon el "La Eta Princo" de Antoine de Saint-Exupéry: "La esencaĵo estas nevidebla por la okuloj."

Listo de filmoj

Vidu ankaŭ

Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9