Jacint Bremon Masgrau
Jacint BREMON MASGRAU (nask. la 28-an de januaro 1885 en Banyoles, mortis la 21-an de aprilo 1960) estis kataluna kuracisto-radiologo kaj redaktoro de kuracista revuo, krom Esperanto-pioniro kaj membro de la Lingva Komitato. Esperanta agadoDepost 1903 Bremon estis fervora pioniro de Esperanto. Li kunfondis plurajn societojn kaj estis komitatano de la 5-a Universala Kongreso (UK) en Barcelono 1909. Redaktoro de Tutmonda Espero, 1909, prezidanto de Espero Kataluna, kaj de Kataluna Esperantista Federacio. En la unika gramofondisko, kiu ekzistas kun la voĉo de L. L. Zamenhof, la kunparolanto estas Bremon Masgrau. VerkadoBremon verkis multajn propagandajn artikolojn kaj katalunan "Ŝlosilon" (Clau Esperanto. 1909), venditan en pli ol 60 000 ekzempleroj. Li elpaŝis per poŝvortareto (1910) surbaze de la Ŝlosilo, kaj gramatiko. Kelkaj inter liaj tradukoj aperis kolektite sub titolo Hejma Prozo (1925). Verkoj
Literaturo
Eksteraj ligiloj |