Józef Czechowicz
Józef CZECHOWICZ (naskiĝis la 15-an de marto 1903 en Lublino, mortis la 9-an de septembro 1939 samloke) – pola avangarda poeto de intermilita periodo, tradukisto, membro kaj kunfondinto de poeta grupo "Reflektor", en la 30-aj jaroj grupigis ĉirkaŭ si signifan nombron de junaj poetoj, t.n. la dua avangardo. Aktiva partoprenanto de literatura vivo de Lublino (aŭtoro de pluraj lirikaj verkoj dediĉitaj al la urbo), redaktoro de dekkelkaj revuoj (antaŭ ĉio literaturaj kaj porinfanaj), laboranto de Pola Radio, por kiu li verkis radiodramojn. VivoJózef Czechowicz naskiĝis en familio de Małgorzata Sułek kaj Paweł Czechowicz kiel kvara infano. Sian infanecon li pasigis en subteretaĝo, kiu estis ofica loĝejo de lia patro, kiu laboris kiel pedelo en Komerca Banko. En 1912 la patro mortis, kaj lian postenon okupis la patrino. En 1913 Czechowicz komencis lerni en ruslingva dekunuklasa baza lernejo. Danke al penado de sia patrino kaj gefratoj li jam scipovis legi kaj skribi pole. Kiam du jarojn poste Lublinon aneksis aŭstrianoj (1915), li translokiĝis al nove kreita universala pola lernejo, kiun li finis kun distingo en 1917. Poste li komencis lernadon en kvarjara Instruista Seminario. En 1920 li kiel volontulo ekiris al la pola-bolŝevika milito, kaj batalis en Vilno-regiono. Post tri monatoj, fine de oktobro, li revenis al la lernejo, kiun li finis en 1921. Pluaj etapoj de lia edukado estas Supera Instruista Kurso en Lublino kaj Instituto de Speciala Pedagogiko en Varsovio. Post studado li komencis laboron kiel instruisto en vilaĝo Słobódka en Vilno-regiono. Li estis instruisto ĝis 1932 laborante en lernejoj de Włodzimierz Wołyński (nun en Volina provinco) kaj en Lublino (interalie kiel gvidanto de speciala lernejo). Elektitaj publikaĵoj
Czechowicz en kantoj
En Esperanto
Vidu ankaŭEksteraj ligiloj
|