Ivan Paskvić
| Ivan Paskvić | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 3-an de januaro 1753 en Senj |
| Morto | 15-an de decembro 1829 (76-jaraĝa) en Vieno |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Okupo | |
| Okupo | matematikisto universitata instruisto astronomo fizikisto |
Ivan Paskvić [paskvicj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pasquich János, konata en Habsburga Imperio Johann Pasquich estis kroata hungarlandana pastro, profesoro, astronomo, matematikisto.
Ivan Paskvić [1] naskiĝis la 3-an de januaro 1754 en Kroatio en Senj (Kelkaj fontoj metas la naskiĝurbon al Vieno kaj mencias aliajn naskiĝdatojn!). Li mortis la 15-an de decembro 1829 en Vieno.
Biografio
Ivan Paskvić post lernado (Zagrebo, Graz, Buda) li iĝis romkatolika pastro en Kroatio. En 1784 li ekinstruis en Reĝa Universitato de Pest, post 2 jaroj li ankaŭ laboris en observatorio en Buda. Ekde 1788 li instruis matematikon en la menciita universitato, ekde 1792 mekanikon en Institutum Geometricum. En 1791 li ricevis premion. En 1797 li abdikis, poste li laboris en observatorioj de Vieno, Lejpcigo, Gotha. En 1802 li revenis al Pest (urbo), en la sekva jaro li estis nomumita vicobservatoriestro, en 1807 ordinara profesoro en Reĝa Universitato de Pest. En 1815 li establis pli novan observatorion en Buda, poste li gvidis ĝin ĝis 1824. Li estis ofte atakita false, tial en 1825 li pensiuliĝis kaj translokiĝis al Vieno. Krom la astronomio li okupiĝis pri mekaniko kaj matematiko.
Elektitaj kontribuoj
- Compendiaria euthymetriae institutio. Quam in usum studiosae juventutis exaravit... (1781)
- Mechanische Abhandlung von der Statik und Mechanik der festen Körper... (1785, 1809)
- Elementa analyseos et geometriae sublimioris ex evidentissimis notionibus principiisque deducta (1799)
- Rechenschaft von meinen Vorschlägen zur Beförderung der Astronomie auf der königl. Universitäts-Sternwarte in Ofen (1808)
- Anfangsgründe der gesammten theoretischen Mathematik... (1812-13) - 2 volumoj
- Pasquich Joh. an Daniel Kmeth. Ehrenrettung Pasquich's. (1824)
Memorigiloj
Fontoj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

