Itapevi
| Itapevi | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo de Brazilo urbego | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Lando | |||
| Regiono | Sudorienta regiono | ||
| Subŝtato | |||
| Mezoregiono | Metropolitana de São Paulo | ||
| Mikroregiono | Osasco | ||
| Telefonkodo | 11 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 223 404 (2015) [+] | ||
| Loĝdenso | 2 703 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 23° 33′ S, 46° 56′ U (mapo)-23.548888888889-46.934166666667Koordinatoj: 23° 33′ S, 46° 56′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 741 m | ||
| Areo | 82,66 km² | ||
| Horzono | UTC-03:00 | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Itapevi (oficiale portugale Município de Itapevi) estas municipo kaj grandurbo en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Metropolitana de São Paulo kaj en la mikroregiono Osasco. Laŭ la stato de 2015 en la municipo vivis 223 404 loĝantoj sur areo de 82,66 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 703 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 158 830. La teritorio havas komunan limon kun Barueri, Araçariguama, Cotia, Jandira, Santana de Parnaíba, São Roque kaj Vargem Grande Paulista.
Geografio
Itapevi situas sur altebenaĵo en sudorienta parto de la lando. San-Paŭlo (urbo) troviĝas en distanco de 32, Guarulhos 42, Campinas 74, Atlantiko 100, Curitiba 313, Nova Iguaçu 367, Rio-de-Ĵanejro 385, Belo Horizonte 509, Goiânia 803, Porto Alegre 836, Campo Grande 864, Braziljo 870, Salvador de Bahio 1473, Maceió 1951, Teresina 2101, Recife 2149, Natalo (Brazilo) 2341, São Luís 2357, Belém 2464, Manaus 2674 kilometroj.
Historio
La formado de la vilaĝo komenciĝis en la 18-a jarcento, la unua domo estis konstruita ĉirkaŭ 1720. En 1875 la fervoja stacidomo de Cotia (São Paulo) estis inaŭgurita, ĉirkaŭe formiĝis kerno de Itapevi. En 1895 italo malfermis ŝtonminejon por produktado de pavimeroj. En 1945 anstataŭ Cotia la stacio ekhavis la nomon Itapevi. Ĝi sendependiĝis en 1958. La grandurbo estis oficiale fondita en la sekva jaro.

Ekonomio
La municipo de Itapevi koncentras komercon kaj industrion kaj ne koncentras la agrikulturon. Plej grava estas la farmacia industrio, iam estis produktado de cementoj.
Klimato
Itapevi situas en humida subtropika zono, kiun forte influas la montara regiono. Jare pluvas po 1324 mm, en ĉiuj momatoj pluvas, sed plej ofte en januaro kaj plej malofte en aŭgusto. La averaĝa temperaturo varias inter 14-26 C.
Trafiko
Itapevi estas ligita ŝosee kaj rele.
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.





