Itallingva Svislando
| Itallingva Svislando | |||
|---|---|---|---|
| regiono, kultura regiono [+] | |||
| Lando | Svislando | ||
| - koordinatoj | 46° 12′ 0″ N, 9° 1′ 0″ O (mapo)46.29.016667Koordinatoj: 46° 12′ 0″ N, 9° 1′ 0″ O; CH1903: 721801 / 117729 (mapo) | ||
| Akvokolektejo | 3 796,78 km² (379 678 ha) [+] | ||
| Areo | 3 796,78 km² (379 678 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+01:00, UTC+02:00 [+] | ||
|
|||
![]() |
|||
| Itallingva Svislando | |||
La Itallingva Svislando (itale Svizzera Italiana, germane Italienische Schweiz, france Suisse italienne, romanĉe Svizra Italiana), estas la aro de regionoj de Svislando kie estas ofte uzata la itala aŭ kelkaj alpaj dialektoj de la lombarda. Ĝi konsistas el:
- La kantono Tiĉino, kiu estas la sola svisa kantono kie la itala estas la ekskluziva oficiala lingvo kvankam ekzistas la eta germanlingva enklavo Bosco-Gurin loĝata de centoj da valserlingvanoj.
- La kantono Grizono, kie la itala estas unu el la tri oficialaj lingvoj kune al la germana kaj la romanĉa. La itallingva zono (Itala Grizono) en Grizono apartenas al la sekvaj valoj:
- Valo Mesolcina
- Valo Calanca
- Valo Bregaglia
- Valo Poschiavo
- ĝi ankaŭ parolatas en Valo Moesa
- La itala ankaŭ estas unu el la tri oficialaj lingvoj de la komunumo Bivio, en Grizono kaj la sola svisa komunumo ĉe la norda bordo de la Alpoj kiu havas la italan kiel oficiala. Tie ĝi estas la gepatra lingvo por 29% el ĝiaj 220 loĝantoj.
Entute la etendiĝo de la itallingva Svislando estas ĉ. 3.500 km², kun loĝantaro en la jaro 2000 je 400.000 homoj el kiuj 80.000 estis eksterlandanoj.
Ekde 1996 la itallingvanoj de Svisio havas sian propran universitaton, la Università della Svizzera italiana sideje en Lugano kaj Mendrisio. La alia altlernejo en tiu ĉi regiono estas la Scuola Universitaria Professionale della Svizzera Italiana sideje en Manno.
En ĉi tiu regiono ekzistas de antaŭ pluraj jardekoj radia kaj televida ĉeno en la itala, la televido ekiĝis en 1961. La RTSI inter 1960 kaj 1970 havis multajn spektantojn ĉe la limoj de Italio ĉar ĝi elsendis plenkolore multe pli antaŭ ol RAI.
Vidu ankaŭ
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.





