Poschiavo

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Poschiavo (stacidomo).
Poschiavo
Blazono de Poschiavo
komunumo en Svislando
Kantono Grizono
Distrikto Bernino
Komunumaro Poschiavo
Koordinatoj  46° 19′ 30″ N 10° 3′ 15″ O / 46.32500 °N, 10.05417 °O / 46.32500; 10.05417 (mapo)Koordinatoj: 46° 19′ 30″ N 10° 3′ 15″ O / 46.32500 °N, 10.05417 °O / 46.32500; 10.05417 (mapo)

Map

Areo 191,01 km²
Alteco 1'014 m super marnivelo
Poŝtkodo 7742
Komunumkodo 3561
Mapo de la komunumo
vdr

Poschiavo (prononcu: poskjAvo; en Esperanto ankaŭ Poskiavo; en la germana kaj romanĉa lingvoj Puschlav, prononcita puŝlaf) estas politika komunumo en sudo de Grizono (Svislando). Ĝia teritorio kongruas kun tiu de la samnoma komunumaro. Kune kun la najbara komunumo Brusio ĝi konsistigas la distrikton Bernino. Ĝi estas unu el la tri itallingvaj valoj de la kantono Grizono.

Geografio

Poschiavo situas je la suda flanko de la Alpoĉeno ĉe rivereto Poschiavino, kiu ĉe Tirano fluas en riveron Adda. Tute supre norde en la valo situas la Palü-Glaĉero.

Najbaraj komunumoj

La komunumo Posciavo limas en nordnordoriento al Livigno (Italio), en nordoriento al Valdidentro (Italio), en oriento al Grosio (Italio), en sudoriento al Grosotto (Italio), en sudo al Brusio, en sudokcidento al Chiuro (Italio), en okcidento al Lanzada (Italio), kaj en nordokcidento al Pontresino.

Trafiko

Fervoje ĝi situas inter Tirano kaj Sankta Maŭrico ĉe linio de la Retia Fervojo, kiu ekde la 7-a de julio 2008 estas monda kulturheredaĵo de UNESKO. Tra la komunumo kondukas la vojo al Berninopasejo, kiu estas la unika konekto de Poschiavo kun cetera Svislando.

Lingvoj

La ĉefa lingvo de Poschiavo estas la itala. Parolata estas lombarda dialekto. Laŭ la popolnombrado de 2000 90,45% parolis la italan, 7,91% la germanan, kaj 0,43% la romanĉan.

Historio

La unua dokumenta mencio de Poschiavo datiĝas el la jaro 824 kiel Posclave. Jam en la 12-a jarcento Poschiavo disponis pri politika organizaĵo. En la 12-a kaj 13-a jarcento la valo estis sub la regado de la nobela familio Matsch-Venosta. En la jaro 1851 Brusio sendependiĝis de la komunumo Poschiavo. [1]

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Bildoj



Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.