Inĝeniero

Kitty Joyner, elektroinĝeniero (1952)

Inĝeniero (aŭ inĝenieriisto) estas science instruita profesiulo pri teknika fako. Li praktike aplikas la scion de inĝenierarto, kiu siavice aplikas la scion de naturakibernetika scienco. Foje oni parolas pri inĝenierio.

Historio

La inĝeniero estis profesio jam dum la praaj landoj. Ili gvidis kaj respondecis pri konstruadoj de diversaj konstruaĵoj (domoj, vojoj, ktp). Laŭ nuna klasifiko ili estis arkitektoj. Post longa evoluo la pli nova branĉo estis la mekanika inĝeniero (nun maŝininĝeniero). Oni moke diras: se ies laboro ne movas, tio estas arktekto, se ies laboro movas, tio estas mekanika inĝeniero. En la pli modernaj tempoj disvolviĝis diversaj branĉoj.

Oni distingas inter diversaj branĉoj de inĝenierarto, precipe:

  • Statika inĝenierarto okupiĝas pri la konstruado de domoj, turoj, pontoj kaj similaj. Statika inĝeniero kunlaboras kun, sed ne (nepre) estas identa kun arĥitekto, kiu planas konstruaĵon precipe el la vidpunkto de utileco kaj beleco.
  • Maŝinkonstrua inĝenierarto okupiĝas pri la konstruado de maŝinoj kun moviĝantaj partoj.
  • Aviadila inĝenierarto okupiĝas pri la konstruado de flugantaj maŝinoj. Ĝi nun ofte estas kunigata kun la kosmo-vetura inĝenierarto.
  • Elektra inĝenierarto traktas la konstruadon de elektraj aparatoj. Foje oni distingas ĝin de la elektronika inĝenierarto, kies kampo estas la aktivaj (amplifaj) kaj oscilantaj elektraj konstruaĵoj.
  • Komputika inĝenierarto estas la plej nova inĝeniera fako; ĝia objekto estas la programado de komputiloj kaj ĉio rilata al ĝi.

La vorto inĝeniero venas de la franca vorto ingenieur [eĵenJER]. Ĝi estis unue uzita pri la franco Sébastien Le Prestre de Vauban, fortikaĵisto de Ludoviko la 14-a. La milita inĝenierarto (konstruado de fortikaĵoj, atakvojoj aŭ pontoj, ktp.) estas france nomata génie. Ne-milita inĝenierarto nomiĝas civila inĝenierarto.

IEEE (mallongigo de angle Institute of Electrical and Electronics Engineers) estas tutmonda instituto de inĝenieroj de elektroniko kaj elektrotekniko. La instituto estas bazata sur propra partoprenado. IEEE helpas al evoluo de teorio kaj praktiko de komputila tekniko kaj teknologioj de prilaboro de datumoj. La organizaĵo gvidas agadon de teknikaj societoj kaj helpas projekti normojn.

La Institucio de Inĝenieristiko kaj Teknologio (angle Institution of Engineering and Technology, akronime IET) estas brita profesia organizaĵo por inĝenieroj. La organizaĵo fondiĝis en 2006 per la fuzio de la Institution of Electrical Engineers (IEE, fondita en 1871[1]) kaj de la Institution of Incorporated Engineers (IIE).

Specoj de inĝenieroj

Listo de inĝenieroj

Referencoj

  1. Engineering Council UK. ECUK Institution Details. Alirita la 30an de Aŭgusto 2016

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.