Internacia Vegetarana Unuiĝo
Internacia Vegetarana Unuiĝo (angle International Vegetarian Union, mallonge IVU) estas volontula neprofitecela tegmenta organizaĵo kun la celo antaŭenigi vegetarismon tutmonde. Ĝi estis fondita la 18-an de aŭgusto 1908 en Dresdeno. IVU organizas Mondajn Vegetarajn Kongresojn. Nuntempe ili okazas ĉiun duan jaron, ekzemple en 2008 en Dresdeno pro la 100-jara jubileo. La loko kaj tempo de la kongreso estis elektitaj pro la 4-a Universala Kongreso de Esperanto, kadre de kiu la 16-an de aŭgusto 1908 (do du tagojn antaŭ IVU) fondiĝis la Internacia Unuiĝo de Esperantistaj Vegetaranoj (nuntempe TEVA). Monda Tago de Vegetarismo (angle: World Vegetarian Day) estas festo celebrata ĉiujare la 1-an de oktobro, fiksita la 22-an de novembro 1977 de Internacia Vegetarana Unuiĝo. Vidu ankaŭEksteraj ligiloj |