Internacia Konvencio pri Infanaj RajtojLa Internacia Konvencio pri Infanaj Rajtoj (IKIR, en la angla International Convention on the Rights of the Child, imallonge CRC) estas internacia traktato de Unuiĝintaj Nacioj, subskribita en 1989, kiu klarigas kiuj estas infanoj (ĉiuj personoj sub la aĝo de 18), ĉiuj iliaj rajtoj, kaj la respondecoj de registaroj. Ĉiuj rajtoj estas interligitaj, ili ĉiuj estas same gravaj kaj ili ne povas esti forprenitajde infanoj. La konvencio substrekas la homajn rajtojn kiuj estas subkomprenataj el la speciala kondiĉo de homaj estaĵoj kiuj, ĉar ili ne ankoraŭ atingis la kompletan fizikan kaj mensan disvolvigon, bezonas specialan protekton. Ĝi estas la unua traktato plenumenda je nacia kaj internacia nivelo kiu kunigas en unusola teksto la civilajn, politikajn, sociajn, ekonomiajn kaj kulturajn rajtojn de infanoj. La teksto de la IKIR kiun subskribis la ŝtatoj estas komponita de normaro por la protekto kaj de la infanoj kaj de la infanrajtoj. Tio signifas, ke la ŝtatoj aliĝintaj al la konvencio engaĝiĝas al ties plenumado. Laŭ tio ili engaĝiĝis kongruigi siajn normarojn al la principoj de la IKIR kaj al dediĉo de ĉiuj necesaj klopodoj por atingi la fakton, ke ĉiu infano plene ĝuu siajn rajtojn. La konvencio estas komponita de 54 artikoloj kiuj konfirmas la rajton al la protekto fare kaj de la socio kaj de la registaro, nome la rajton de la minoritatuloj al disvolvigo en sekuraj medioj kaj al la aktiva partopreno en la socio. Lingvaj rajtojLa konvencio interalie mencias ke ĉiuj infanoj posedu ĉiujn infanajn rajtojn, ne gravas kiuj ili estas, kie ili loĝas, kian lingvon ili parolas, kia estas ilia religio, kion ili pensas, kiel ili aspektas, ĉu ili estas knaboj aŭ knabinoj, ĉu ili havas handikapon, ĉu ili estas riĉaj aŭ malriĉaj, Ne grave kiuj estas iliaj gepatroj aŭ familioj aŭ kion iliaj gepatroj aŭ familioj kredas aŭ faras. Neniu infano devus esti traktata maljuste ial ajn[1]. La Enhavo de la KonvencioLa Konvencio agnoskas la bazajn rajtojn de ĉiu infano kaj ankaŭ difinas ĉiujn devojn, kiujn ŝtatoj havas rilate infanojn, inkluzive:
Krome la Konvencio devigas la subskribintajn ŝtatojn permesi al la infano partopreni en iu ajn proceduro, en kiu decido koncernas lin, kaj petas, ke oni konsideru la vidpunkton de la infano en ĉi tiuj aferoj, depende de la aĝo de la infano kaj de evoluantaj kapabloj. La Konvencio malpermesas la ekzekuton de mortkondamno al infanoj. La Konvencio kondiĉas, ke la plej bonaj interesoj de la infano estas ĉefa konsidero kaj ligas la ŝtaton kiam ajn ĝi faras decidon, kiu efikas al ĉiujn infanojn aŭ apartan infanon. Ĉi tiu aliro diferencas de la leĝo trovita en multaj landoj, kie en la pasinteco iliaj infanoj kaj virinoj estis traktataj kiel posedaĵo. Ĝi ankaŭ celas antaŭenigi novan tagordon ol la ekzistantan, en kiu infanoj ne havas voĉon en publika diskurso kaj ili ne povas influi decidojn pri ili, rekte aŭ nerekte. Plena efektivigo de la Konvencio postulas ĝeneralan ekzamenon de leĝoj pri gardado de infanoj, aŭ, almenaŭ, noviga aliro ene de ekzistantaj leĝoj. Aldonaj ProtokolojLa Konvencio havas du laŭvolajn protokolojn, kiuj estis adoptitaj de la Ĝenerala Asembleo en majo 2000 kaj kiuj validas por la landoj, kiuj ratifis ĉi tiun Konvencion:
MembroŝtatojĈiuj membroŝtatoj de UN ankaŭ estas partioj en la traktato, krom Usono, kiu ne ratifis ĝin. Somalio ne kapablas ratifi la traktaton, ĉar ĝi ne havas agnoskitan registaron. Usono subskribis la traktaton sed ĝi ankoraŭ ne ratifis ĝin. Ĝi fontas el konservativaj elementoj, kiuj kontraŭstaras tion, kion oni perceptas kiel registaran (kaj internacian) enmiksiĝon en familian vivon. Ankaŭ ĝis la fruaj 2000-aj jaroj en Usono povus esti ekzekutitaj neplenaĝuloj, kontraŭe al la malpermeso en la Konvencio. Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Referencoj |