Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Ian Carter

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ian Carter
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1950 (1950-01-01) (75-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoangla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Ian CARTER (naskiĝis la  9-an de septembro 1950 (nun 1950-09-09) en Ĉesterfildo, Darbiŝiro; mortis la 17-an de septembro 2024) estis angla esperantisto, instruisto, muzikisto kaj dancvokisto (angle Barn dance caller).[1] Li edziĝis tri fojojn kaj havis 6 gefilojn, 12 nepojn kaj eĉ 3 pranepojn.

Dum lia junaĝo, li neatendite trovis libron (Teach Yourself Esperanto) en la urba biblioteko en 1966, kaj frapis lian okulon la numersistemo. ”Ĉu eble tiel malkomplika?” Kompreneble jes, do li tuj eklernis la lingvon. Post nur tri monatoj li sukcesis korespondi kun fremduloj en Hungario, Ĉinio, Japanio kaj Francio. En 1968 – do post nur du jaroj – li atingis diploman nivelon, kaj gajnis la Diplomon de la (tiama) Brita Esperanto-Asocio (BEA).

Lia unua Brita Kongreso okazis en Manĉestro en 1968, kaj lia unua Universala Kongreso estis en Beogrado, tiama Jugoslavio, en 1973. La tujpostan jaron li fariĝis instruisto en mezlernejo en Derby.

Ĉirkaŭ tiu periodo, li donis al si la esperantan nomon "Jano". En 1975, li deĵoris kiel prezidanto de Junularo Esperantista Brita (JEB) kaj redaktis ties ĵurnalon Kial Ne?. Unu el la plej allogaj enhavaĵoj estis la aventuroj de SuperZam. Li aparte internacie konatiĝis pro invento de tiu bildstria personaĵo.

Eldoniĝis la lasta (100-paĝa, festa) numero de tiu revuo en 1978, kaj ĝi nun troveblas interrete.[2] En 1978 li ankaŭ estis prezidanto de JEB.

En tiu sama jaro, Jano gvidis grupon da junaj esperantistoj al kunveno en Epe, Nederlando. Dum tiu aranĝo, li kantis kun gitaro plurajn anglajn popolkantojn, iujn el kiuj li mem tradukis. Unu el tiuj kantoj, kiun Jano fakte ne tradukis, sed petis la mondfaman skotan poeton William Auld traduki por li, estas longa balado, "Eta Mazgrev", trovebla ĉe JuTubo.[3]

Inter septembro 1991 kaj decembro 2006, li instruis eksterlande: unue en Sauda Arabio (1991–1994), poste en Tajlando (1995–1996) kaj fine en Birmo (1996–2006). Reveninte al sia hejmurbo, Jano retrovis Esperanton, kaj baldaŭ tre okupiĝis pri esperantaj aferoj. Ĉe la Brita Kongreso en Brajtono en 2015, lin oni elektis por fariĝi kuratoro de Esperanto-Asocio de Britio (EAB). De 2016 ĝis 2021 li estas prezidanto de EAB.

Li ĉeestis la 100-an Universalan Kongreson en Lillo, Norda Francio, en 2015.

Por helpi disvastigi informaĵon pri Esperanto, Jano produktis kelkajn filmetojn, kaj esperantlingve subtekstigis kelkajn kanzonojn, serĉeblajn rete.[4]

Referencoj

  1. Ian Carter the Caller. Arkivita el la originalo je 2020-07-06. Alirita 2015-10-14 .
  2. Kial Ne?. Arkivita el la originalo je 2021-03-05. Alirita 2021-08-13 .
  3. YouTube: Eta Mazgrev
  4. Ian Carter – YouTube
Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9