IŝvaroIŝvaro aŭ Ishvara (en Sanskrito: ईश्वर, IAST: Īśvara)/Parabhraman estas koncepto en Hinduismo, kun ampleksa gamo de signifoj kiuj dependas el la epoko kaj el la skolo de Hinduismo.[1][2] En antikvaj tekstoj de Hinda filozofio, depende de la kunteksto, Iŝvaro povas signifi supreman animon, reganton, senjoron, reĝon, reĝinon aŭ edzon.[1] En mezepokaj hinduaj tekstoj, depende de la skolo de Hinduismo, Iŝvaro signifas Dion, Supreman Estaĵon, ĉiesan dion, aŭ specialan memon.[2][3][4] En Viŝnuismo, Ŝivismo kaj Ŝaktismo, Viŝnuo, Ŝivo kaj Ŝaktio respektive estas Para Brahman. Mahaganapati estas konsiderara kiel Para Brahman fare de la Ganapatja sekto. Kartikeja estas konsiderata kiel Para Brahman fare de la Kartikeja sekto. En tradicia Bhakti movadoj, Iŝvaro estas unu aŭ pliaj diaĵoj de individua prefero el la Hinduisma politeisma kanono de diaĵoj. En modernaj sektaj movadoj kiel Arja Samaĝ kaj Brahmoismo, Iŝvaro prenas la formon de monoteisma Dio.[5] En la joga skolo de Hinduismo, temas pri ajna "ĉiu diaĵo" aŭ "spirita inspiro".[6] Notoj
|