Hugo de Lantins

Hugo de Lantins
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1449 (1449-11-30)
en Romkatolika Diocezo de Lieĝo
Morto 30-an de novembro 1429 (1429-11-30) (-20-jaraĝa)
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komponisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Hugo de Lantins (unue menciita 1420 - 1430) estis Nederlanda polifoniisto de la mezepoko kaj la frua renesanco. Li aktivis en Italio, speciale en Venecio, kaj skribis kaj sakralan kaj profanan muzikon. Eble li estis parenca al Arnoldus de Lantins, alia komponisto, kiu tiam aktivis en la sama regiono.

Oni ne scias multe pri lia vivo, krom tio ke li verŝajne aktivis en Venecio en la 1420-aj jaroj, ĉar li skribis ceremonian muzikon por la doĝo Francesco Foscari, kaj lia muziko estis enprenita en diversajn manskribaĵojn, kiuj ekestis en tiu ĉi urbo. Evidente li verkis en 1421 la muzikon por la geedziĝfesto de Cleofe Malatesta kaj Theodore Palaiologos, princo de Sparto: la teksto, pri kiu la muziko estas komponita, alportas ekzaktajn indikojn pri tiu ĉi okazintaĵo. Hugo plej verŝajne estis konato de Dufay. Ambaŭ komponistoj skribis ĉiukaze muzikon kaŭze de la samaj okazintaĵoj kaj Dufay nomis lin en la teksto por unu el la komponaĵoj, kiujn li verkis dum sia restado en Rimini ĉe la familio Malatesta (1420-1424).

La muziko de Hugo estas pli progresiva ol tiu de Arnoldus. Ĝi utiligas imitadon, kiu iĝis la domina muzika artaĵo por la sekvaj cent kaj pli jaroj. Fakte la muziko de Hugo estas pli dominata per imitativaj komponteknikoj ol tiu de aliaj komponistoj el la frua 15-a jarcento. La plimulto de la komponaĵoj de Hugo estas trivoĉaj, kvankam li kelkfoje aldonis kvaran voĉon.

Diversaj mesopartoj estas postlasitaj, tamen neniu el ili kompleta, kaj krome ekzistas kvin motetoj de li, el kiuj unu estas izoritma. Inter ili estas sekularaj verkoj, multaj rondeloj, ĉiuj kun franclingva teksto, samkiel kelkaj baladoj kun itala teksto (preskaŭ certe komponita okaze de reĝa geedziĝfesto en la familio Malatesta).

Fontoj

Aŭdekzemplo

Pri tiu ĉi sono Jo sum tuo servo

Referencoj kaj rekomendata legaĵo

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.