Hrubý Jeseník (antaŭe ankaŭ Vysoký Jeseník, pollingve: Wysoki Jesionik, germane: Altvatergebirge) estas geomorfologia tutaĵo kaj domina montaro de Silezio kaj parto de norda Moravio, kiu apartenas al Sudetoj kiel ties plej orienta parto. La plej alta monto estas Praděd (1491 m s. m.).
Sur la teritorio de Hrubý Jeseník estis pro natura riĉeco kaj ties konservo en la jro 1969 proklamita protektata pejzaĝa regionoJeseníky kun areo 740 km² kun sidejo en Malá Morávka (nuntempe la administracio havas sidejon en Jeseník). Ĝi ensumigas sume 33 malgrand-areajn protektatajn teritoriojn (4 NNR, 1 NNM, 20 NR, 7 NM). Krom tio ĝi proponas kelke da skiareaj lokoj (ekz. Červenohorské sedlo aŭ Praděd), kiuj estas por tradicie plej riĉa neĝdono en Ĉeĥio vizitataj plej longe en Ĉeĥio. Je iom pli malgranda atentemo allogas montaro Nízký Jeseník, kies supermara alteco atingas nur 800 m super maro (monto Slunečná).
Limigo kaj divido
Montaro Hrubý Jeseník havas proksimume formon de litero Y, kies unuopajn branĉojn kreas tri montetaroj, reciproke dividitaj per seloj Vidly kaj Červenohorské sedlo:
Medvědská hornatina - ĝi situas en nordorienta parto de la montaro. Rilate al unuaj du montetaroj ĝi estas karakterize pli plata, sen karakteriza montodorso. Ĝi estas apartigita de selo Vidly kaj ĝi tiriĝas al selo Rejvíz. Al ĉefaj montoj apartenas Medvědí vrch (1216 m, la plej alta monto de la montetaro), Orlík (1204 m) kaj Jelení loučky (1205 m).
Montoj
En montaro Hrubý Jeseník troviĝas ĉirkaŭ 330 montoj, el tio 131 pli altaj ol 1000 m.s.m.
Montoj de Hrubý Jeseník kun alteco pli ol 1000 m.s.m.