Share to: share facebook share twitter share wa share telegram print page

 

Hipsipilo

Hipsipilo
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso ina
Patro Foanto
Edzo/Edzino Jazono
Infanoj Deipylus • Euneus
vdr

Hipsipilo (helene Ὑψιπύλη, latine Hypsipyle) estis en la helena mitologio reĝino en la insulo Lemno, filino de la reĝo Toaso.

Hipsipilo de ilustristo el la dek kvina jarcento

Kiam Argonaŭtoj proksimiĝis dum sia fama navigado per la ŝipo Argo por la ora ŝaffelo en la foran Kolĥidon, la profetanto rakontis al ili, ke en la insulo Lemno vivas neniu viro. Virinoj sur la insulo nesufiĉe adoris Afroditon. Pro tio la diino punis ilin: iliaj virinoj perdis intereson pri ili kaj preferis virinojn el la kontinento alveturigante ilin por edziĝi. Tio elvokis koleron kaj virinoj el Lemno mortigis ĉiujn virojn. Ununura savis sin la reĝo Toaso, kiun lia filino Hipsipilo kaŝis en kestoŝranko, kiun ŝi flosigis sur maro. Sed baldaŭ la virinoj ekkonis, ke sen viroj la vivo estas eĉ pli malfacila kaj kiam proksimiĝis la ŝipo kun Argonaŭtoj, la virinoj invitis ilin en la insulon, ĉirkaŭflirtis ilin kaj petis, ke ili restu kun ili pli longe. La reĝino Hipsipila eĉ proponis transdonon de la potenco al Jazono, sed li rifuzis. Malgraŭ tio ili estis en la insulo sufiĉe longe, ĝis fine pro insistado de Heraklo ili levis la ankrojn kaj forveturis. Sed multaj lasis en la insulo siajn posteulojn. Sed superregado de virinoj en Lemno ne daŭris longe, en Iliado de Homero estas dirite, ke dum la Troja milito reĝadis la insulon Eŭeno, filo de Jazono kaj Hipsipilo.

Aliaj legendoj sciigas, ke la lemnaninoj vendis sian reĝidon Hipsipilo en sklavecon pro tio, ke ŝi ununura savis vivon de viro – de sia patro, dum ĉiuj ceteraj siajn virojn murdis. Hipsipilo venis sklavece al la nemea reĝo Likurgo kaj estis vartistino de lia bebo Ofelto. Sed kiam ŝi lasis la filon sur herbejo negardanta, grandega serpento sufokigis lin. La reĝo intencis mortigi ŝin, sed malebligis tion al li unu el soldatoj tirantaj en la militon Sep kontraŭ Tebo.

Rebrilo en arto

  • Hipsipilo estas dramo de Eŭripido, fragmentoj de kiu oni malkovris en la jaro 1908
  • En sia dramo Sep kontraŭ Tebo Esĥilo priskribas tempon de ŝia sklavado

Eksteraj referencoj

Fonto

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hypsipylé en la ĉeĥa Vikipedio.

Kembali kehalaman sebelumnya


Index: pl ar de en es fr it arz nl ja pt ceb sv uk vi war zh ru af ast az bg zh-min-nan bn be ca cs cy da et el eo eu fa gl ko hi hr id he ka la lv lt hu mk ms min no nn ce uz kk ro simple sk sl sr sh fi ta tt th tg azb tr ur zh-yue hy my ace als am an hyw ban bjn map-bms ba be-tarask bcl bpy bar bs br cv nv eml hif fo fy ga gd gu hak ha hsb io ig ilo ia ie os is jv kn ht ku ckb ky mrj lb lij li lmo mai mg ml zh-classical mr xmf mzn cdo mn nap new ne frr oc mhr or as pa pnb ps pms nds crh qu sa sah sco sq scn si sd szl su sw tl shn te bug vec vo wa wuu yi yo diq bat-smg zu lad kbd ang smn ab roa-rup frp arc gn av ay bh bi bo bxr cbk-zam co za dag ary se pdc dv dsb myv ext fur gv gag inh ki glk gan guw xal haw rw kbp pam csb kw km kv koi kg gom ks gcr lo lbe ltg lez nia ln jbo lg mt mi tw mwl mdf mnw nqo fj nah na nds-nl nrm nov om pi pag pap pfl pcd krc kaa ksh rm rue sm sat sc trv stq nso sn cu so srn kab roa-tara tet tpi to chr tum tk tyv udm ug vep fiu-vro vls wo xh zea ty ak bm ch ny ee ff got iu ik kl mad cr pih ami pwn pnt dz rmy rn sg st tn ss ti din chy ts kcg ve 
Prefix: a b c d e f g h i j k l m n o p q r s t u v w x y z 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9