Hindericus Scheepstra
| Hindericus Scheepstra | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Naskiĝo | 17-an de marto 1859 en Roden | |
| Morto | 8-an de majo 1913 (54-jaraĝa) en Groningen | |
| Lingvoj | nederlanda vd | |
| Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando | |
| Profesio | ||
| Okupo | verkisto porinfana verkisto instruisto pedagogo | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |

Hindericus Scheepstra (Roden, 17-a de marto 1859 - 8-a de majo 1913) estis nederlanda instruisto kaj verkisto de porinfanaj libroj.
Hindericus Scheepstra verkis la rakontojn pri "Ot en Sien".
Biografio
Hindericus, (voknomo Rieks), naskiĝis en Roden, Nederlando. Li estis la plej juna en familio de ses knaboj kaj du knabinoj. Hendricus kiel la plej juna rajtis plustudi post la elementa lernejo. La kvin aliaj knaboj, laŭ familia tradicio, fariĝis komercistoj.
Rieks trapasis la lernejon por instruistoj en Groningen. Por esti akceptata li ankoraŭ devis sekvi kelkajn lecionojn en la najbara vilaĝo Peize. Li piediris de Roden al Peize kaj evoluigis dum tiuj iradoj sian amon por la naturo.
Post kiam li dum kelkaj jaroj laboris kiel instruisto li fariĝis lernejestro en Dokkum. Li edziĝis al Wilhelmina Klazina Houwen. Pliposte li fariĝis lernejestro en Arnhem.
En 1894 li revenis al la lernejo por instruistoj en Groningen, nun kiel instruisto de la nederlanda lingvo kaj pedagogio. Li ankaŭ fariĝis direktoro de la Rijksnormaallessen (Regnonormallecionoj).
Je aĝo de 54 jaroj li subite mortis.
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

