Hildesheim
Hildesheim (prononco [HILdeshajm] aŭskulti) estas urbo en Germanio. Ĝi situas 30 km sudoriente de Hanovro. La urbo troviĝas en la samnoma distrikto Hildesheim de la federacia lando Malsupra Saksio kaj estas ties administra, ekonomia kaj kultura centro. Fine de decembro 2022 la urbo havis 101 858 loĝantojn sur areo de 92,29 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 109 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Harsum, Schellerten, Bad Salzdetfurth, Diekholzen, Despetal, Betheln, Nordstemmen kaj Giesen. La ĉefaj turismaj allogaĵoj estas la Katedralo de Sankta Maria (kun la Bernvardo-Pordo kaj la Kristo-Kolono) kaj la Preĝejo de Sankta Mikaelo (Michaeliskirche), kiuj ambaŭ ricevis en 1985 la agnoskon kiel Monda Kulturheredaĵo de UNESKO. Multe vizitata estas ankaŭ la historia foirplaco kun grandaj trabfakaj domoj. Dum la mezepoko, la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso. Hildesheim portas la kromnomon "rozurbo". Homoj rilataj al Hildesheim
VidindaĵojServojEksteraj ligiloj
|