Hermann Helmer
| Hermann Helmer | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskonomo | Hermann Gottlieb Helmer |
| Naskiĝo | 13-an de julio 1849 en Harburg |
| Morto | 2-an de aprilo 1919 (69-jaraĝa) en Vieno |
| Tombo | Centra Tombejo de Vieno |
| Lingvoj | germana |
| Ŝtataneco | Germanio Aŭstrio-Hungario |
| Alma mater | Akademio de Belartoj Munkeno |
| Familio | |
| Infano | Hermann Helmer jr. (en) |
| Okupo | |
| Okupo | arkitekto |
Hermann Gottlieb HELMER (naskiĝinta la 13-an de julio 1849 en Hamburg-Harburg, mortinta la 2-an de aprilo 1919 en Vieno) estis germana arĥitekto. Edzigis lin Philippine Levanić el Varaždin (naskonte 2 filojn kaj 2 filinojn).
Vivo
Estante filo de la etkomercisto kaj juvelisto li tenadis kun Ferdinand Fellner atelieron elstaran en la mez- kaj sudeosteŭropa teatreja konstruado. Kontraŭe al Fellner edukita laŭ antaŭmartaj pucarkitekturaĵoj, li venis el konstrutradicio ŝtona de Hanovro kaj Munkeno de la maksimiliana tempo. Tie li estis trejniĝinta ĉe Rudolf Gottgetreu. Tiu ĉi diferenco el lernadaj jaroj ja restis videbla kaj ĝis hodiaŭ faciligas la identigon de la laborpartoj jen de Helmer jen de Fellner.
La unua kune konstruita dramejo estis la Popola Teatro de Budapeŝto (1873–75; malkonstruo en 1965): ĝi kreis renomon pro modesteco de la ŝtuparo kaj la malavareco respektive grandeco de halo, kies neinterrompitaj galerioj meze estis balkonoj. De tiam ĉio estis sisteme dezajnota tiel:
- du frontparalelaj galeriŝtuparoj kun du diagonalaj ĉefaj ŝtuparoj elirantaj disde vestiblo;
- gapsalonego-kreo per forigo de mezaj loĝioj kaj kreo de multaj novaj sidlokoj (ekz. ĉe la viena Volkstheater kiel an la Burgteatrejo (de Gottfried Semper/ Carl von Hasenauer);
- scenejo kun ŝtuparoj ambaŭflanke.
Stile ilia ofertaro gamis de germana renesancstilo (kun gotikaj elementoj; kp. la Laborista Teatro de Berndorf, 1898–99) ĝis secesistilaj formoj je Klagenfurt. Krom teatroj kaj halaj konstruaĵoj la menciita atelieroj ankaŭ kreis kastelojn, palacojn, vilaojn kaj loĝdomblokojn, bankojn kaj aĉethalojn, hotelojn, muzeojn, domojn por sciencistoj, soldatoj, sanecservistoj kaj kelkajn fabrikojn.
Aliaj verkoj (elekto)
- teatrejo je Varaẑdin, 1870-73
- urba teatro de Zuriko, 1890-91
- ŝata teatro de Wiesbaden, 1892-94
- ŝtata theatro de Zagrebo, 1894-95
- nacia teatro de Sofio, 1904-06
- urba teatro de Klagenfurt, 1909-10
- germana teatro de Prago (Smetana-teatro), 1886-87
- teatro de Odeso
- imperiestra banejo de Karlovaro
- artohalo de Zagrebo
- universitata observatorio de Vieno
Fonto
Hoffmann, Hans-Christoph: "Helmer, Hermann" - ĉe: Neue Deutsche Biographie 8 (1969), p. 494
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

