Heinrich Lefler
Heinrich LEFLER (n. 7-an de novembro 1863 en Vieno, m. 17-an de marto 1919 samloke) estis aŭstra pentristo, grafikisto, scenaranĝisto. Vivo kaj verkaroHeinrich Lefler naskiĝis en Vieno kiel filo de Franz Lefler, kiu ankaŭ estis artisto. Li studis ekde 1880 ĝis 1884 ĉe la Viena Akademio de Plastikaj Artoj ĉe Christian Griepenkerl, ekde 1884 ĉe la Akademio de Plastikaj Artoj en Munkeno ĉe Nikolaus Gysis kaj Wilhelm von Diez. En 1891 li aniĝis la Societon de Plastikaj Artistoj de Aŭstrio, Artistodomo. En 1890 li estis fondomembro de la artistosocieto Hagenbund. Ekde 1900 ĝis 1903 Lefler estis (sub direktado de Gustav Mahler) teamestro ĉe la Viena Kortegopero. Ekde 1903 ĝis 1910 li tenis profesorpostenon ĉe la Akademio de Plastikaj Artoj. (Por ĉi tiun postenon ankaŭ kandidatiĝis i.a. Gustav Klimt, finfine Heinrich Lefler ricevis ĝin. Unu el siaj lernantoj estis mallongtempe ankaŭ Richard Gerstl). Samtempe Heinrich Lefler estis ekde 1903 teamestro ĉe la Viena Burgtheater. Rimarkinde estas, ke Lefler jam en 1902 konceptis scenaranĝojn por la enscenigo de Wagner-opero ĉe la Metropola Operejo en Novjorko, kiuj perŝipe estis liverataj al Novjorko. Multaj publikaĵoj pri la kreado de la artistoduopo Heinrich Lefler - Joseph Urban en la artorevuo "The Studio", agnoskata antaŭ ĉio en la angla-usona lingvoregiono, atestas la tiaman konatecon de la nuntempe forgesitaj artistoj. Lefler kaj Joseph UrbanLa unuan kontakton inter la du artistoj peris ilia komuna amiko, kantisto kaj aktoro Leo Slezak. Urban poste geedziĝis kun la fratino de Lefler, Maria (Mizzi), per kio ekzistis krom amikaj kaj komercaj ankaŭ familiaj ligoj inter la du. Kune kun sia bofrato Joseph Urban Lefler apartenis al la plej gravaj artistoj de la eŭropa secesio. Ambaŭ artistoj ofte kunlaboris kaj formis ekz. kalendaron aperintan en 1905 kun motivoj el la fabeloj de Grimm. Vidu ankaŭLiteraturo
Eksteraj ligilojInformoj pri Heinrich Lefler en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
|