Heiden AR

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Heiden
Heiden
Blazono de Urnäsch
Memorejo pri Henri Dunant en Heiden
komunumo en Svislando
Kantono Apencelo Ekstera
Distrikto Ek de 1995 oficiale ne plu
ekzistas distriktoj en
Kantono Apencelo Ekstera,
antaŭe Heiden apartens al la
distrikto Vorderland.
Koordinatoj  47° 27′ 0″ N 9° 32′ 0″ O / 47.45000 °N, 9.53333 °O / 47.45000; 9.53333 (mapo)Koordinatoj: 47° 27′ 0″ N 9° 32′ 0″ O / 47.45000 °N, 9.53333 °O / 47.45000; 9.53333 (mapo)

Map

Areo 7.50 km²
Alteco 794 m super marnivelo
Poŝtkodo 9410
Komunumkodo 3032
Mapo de Heiden
vdr

Pri la komunumo

Heiden (prononcu Hajdn en la loka alemana lingvo Häädä) estas komunumo en la kantono Apencelo Ekstera de Svislando (800 metrojn super marnivelo). Dum la jaro 2002, ĝi havis 4000 enloĝantojn. La areo de la komunumo estas 7.48 km².

Ĉirkaŭ la jaro 1650, la vilaĝoj Wolfhalden kaj Heiden ne povis interkonsenti pri la kontrolo super la vilaĝa preĝejo. Tio gvidis al la kreado de preĝejoj en ambaŭ vilaĝoj kaj sendependiĝo de ambaŭ.

Geografio

Heiden situas proksimume 400 m super la Bodenlago kaj dum bela vetero oni ek de la vilaĝo havas mirindan panoramon supe la tuta Ŝvaba Maro, kiel oni popole ankaŭ nomas la Bodenlagon. La rivereto Gstaldenbach fontas ĉe monteto Kaien, trafluas la vilaĝon kaj poste fosis profundan abismon alfluante la Bodenlagon en Rorschach.

Trafiko

Heiden estas konektita per dentoradfervojo kun la urbo Rorschach, de kie ekzistas konekto al la rapidtrajnoj al Zuriko, Konstanco kaj Munkeno. Per poŝtbuslinio Heiden estas konektita kun Trogen.

Ekonomio

Heiden estas kampara vilaĝo kaj vivas unuflanke de agrikulturo, nome bovbredado, kaj aliflanke nature de la turismo. Heiden estas konata pro siaj selaktokuroj. Ĉar en la Kantono Apencelo Ekstera la medicina profesio estas libere ekzercebla sen kuracista diplomo, en Heiden praktikas ankaŭ multaj naturkuracistoj kaj ŝamanoj.

Historio

La unua dokumenta mencio de Heiden datiĝas el la jaro 1461 kiel guot genant Haiden. [1]

Lasta hejmo de Henri Dunant

La fondanto de la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento Henri Dunant pasigis siajn lastajn vivojarojn ĝis sia morto en Heiden. Staras muzeo pri Henri Dunant en Heiden.

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.