Gais AR
| Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Gais |
| Gais | |
|---|---|
| komunumo en Svislando | |
| Kantono | Apencelo Ekstera |
| Distrikto | Ek de 1995 oficiale ne plu ekzistas distriktoj en Kantono Apencelo Ekstera, antaŭe Gais apartenis al la distrikto Mittelland. |
| Koordinatoj | 47° 21′ 39″ N 9° 27′ 4″ O / 47.36083 °N, 9.45111 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 21′ 39″ N 9° 27′ 4″ O / 47.36083 °N, 9.45111 °O (mapo) |
| Nombro de loĝantoj | 2885 |
| Areo | 21,23 km² |
| Alteco | 919 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 9056 |
| Komunumkodo | 3022 |
Pri la komunumo
Gais estas komunumo en Kantono Apencelo Ekstera, Svislando. Ĝi havis 2885 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio
Gais situas meze en triangulo, kies angulpunktoj estas la komunumoj Apencelo, Teufen kaj Altstätten. La plej alta punkto de la komunumo estas la monto Gäbris kun alteco de 1251 m s.m..
De Gais al Altstätten kondukas la montpasejo Stoss, kie okazis en la jaro 1405 la Batalo apud Stoss.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Gais limas en nordo al Trogen, en oriento al Altstätten kaj Eichberg (ambaŭ en Kantono Sankt-Galo), en sudo al Rüte kaj Apencelo (ambaŭ en Kantono Apencelo Interna), kaj en okcidento al Schlatt-Haslen (Kantono Apencelo Interna) kaj Bühler.
Trafiko

La stacidomo de Gais estas fervoja nodo de la Apencelaj Fervojoj. Ekzistas de Gais linioj al Teufen, Altstätten kaj Apencelo. De la komunumo eliras ankaŭ diversaj poŝtaŭtolinioj.
Historio
La unua dokumenta mencio de Gais datiĝas el la jaro 1272 kiel Geis.
En mezepoko sub la regado de la Princabatejo Sankt-Galo Gais formis apartavoktejon kun propra vilaĝextro kaj tribunalo. Jam en la 14-a jarcento ekzistis certa komunuma aŭtonomio. Sub la sigelo de Konrad Geppensteiner, la vilaĝestro de Gais (Amman ze Geiss), la Gaisanoj aliĝis en la jaro 1377 al la Ŝvaba Urbalianco kaj en la jaro 1401 al la Popolalianco de la Didomanoj (Volksbund der Gotteshausleute). La Batalo apud Stoss (la 17-an de junio 1405), signifa evento de la Apencelaj Militoj (1401 ĝis 1429), okazis sur la tereno de la komunumo Gais.
Vidu ankaŭ
- Aliaj lokoj kun la nomo Gais
- Gais (stacidomo)
- Hebrig (stacidomo)
- Rietli (stacidomo)
- Schachen (Gais) (stacidomo)
- Stoss AR (stacidomo)
- Strahlholz (stacidomo)
- Zweibrücken (stacidomo)
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Gais – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
| ||||||
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.





