La harakiro estas komplika, rita metodo de sinmortigo, farata de la harakiranto mem kun helpanto (japane介錯人, kaishakunin), kaj konsistas el la jenaj paŝoj.
Antaŭ la harakiro mem, la harakironto verkas la mortpoemon (japane辞世, jisei), pri la budhisma temo de provizoreco de surtera vivo.
La harakironto banas sin, portas pure blankan kimonon (japane死に装束, shini-shōzoku), kaj manĝas siajn favoratajn manĝaĵojn.
Por la harakiro mem, la harakiranto sidas sur la tatamo, kaj la helpanto staras antaŭ li. La harakiranto trinkas sakeon.
La harakiranto malfermas sian kimonon, montrante la ventron; pikas la mallongan samurajan glavon en la maldekstran flankon de la ventro; kaj tiras la glavon al la dekstra flanko.
Poste, oni turnis la glavon supren kaj tiris plu. La plej elstaraj samurajoj faris eĉ komence krucan tranĉon sub la brustokorbo suben kaj poste tratranĉis eĉ sian propran gorĝon.
Fine, tuj, por mallongigi la doloron, la helpanto preskaŭ fortranĉas la kapon. Ideale, la tranĉo lasas iom da haŭto, tiel ke la kapo ne forruliĝos.
La helpanto estis ordinare amiko. Kelkfoje, se la harakiro okazis pro batala malvenko, la malamiko proponis esti helpanto. Oni ofte hezitis esti harakiran helpanton, ĉar eĉ se oni sukcesus, tio ne honorigus la helpanton, kaj se la helpanto mistranĉus, tio estus granda honto por la helpanto.
Ina harakiro
La formala procedo de harakiro estis por samurajoj, kiuj estis viroj. Tamen, la virinoj de nobelaj samurajaj familioj kelkfoje mortigis sin, ofte se la edzoj harakiris. Por tio, la sinmortigontino, sidinte, kunligas siajn genuojn, por ke la kadavro digne pozos, kaj fortranĉis siajn kolaj arterioj per tranĉilo aŭ ponardo.
Funkcio
La harakiro povis esti memvola aŭ deviga. La memvola harakiro montris proteston aŭ fidelecon; la deviga harakiro estis speco de honora mortpuno.
Harakiro pro honoro
Ĉar la harakiro estis tre dolora kaj longa morto, tiel ĝi validis kiel pruvo por la kuraĝo, memkontrolo kaj samuraja decidiĝo kaj ligiteco.
La memvola harakiro disvastiĝis en la 12-a jarcento, kiam la batalantoj tiel provis eviti honton de la kaptiteco. Kelkfoje servutulo harakiris, ĉar li volis sekvi la bienulon en la morton, tiel pruvante la fidelecon.
Harakiro kiel protesto
Harakiro ankaŭ funkciis kiel forta protesto. En feŭda Japanio, oni harakiris pro protesto kontraŭ iu agado de sia senjoro, la registaro, aŭ alia superulo; tia harakiro nomiĝas kanŝi (japane諫死, kanshi). Por protesta harakiro, oni harakiras (sufiĉe profunde por certigi okazontan morton, sed ne tiom profunde por tuja morto), kaŝas tion, iras al sia senjoro, paroladas proteste, kaj drame rivelas sian harakirintecon.
Harakiro kiel mortpuno
Harakiro estis ofte deviga, kaj estis formo de mortpuno. En feŭda Japanio, deviga harakiro estis la plej honora formo de mortpuno, havebla nur por samurajoj; la aliaj metodoj de mortpuno, kiel senkapigo kun elmontrado de la kapo (japane斬首, zanshu), estis humiligaj kaj hontaj. Tio estis kutima praktiko ekde la 15-a jarcento ĝis 1873, kiam oni malpermesis la mortpunan harakiron post la Mejĝi-reformo.
Nomo kaj etimologio
La du japanlingvaj terminoj hara-kiri腹切り kaj seppuku切腹 estas sinonimaj: ambaŭ terminoj skribiĝas per la samaj du ĉin-japanaj skribsignoj, sed en la malaj ordoj. La termino seppuku estas pli formala. La termino hara-kiri legas la skribsignojn per la indiĝenaj japanaj morfemoj hara腹 “ventro” kaj kiri切り “tranĉado”. La termino seppuku legas la samajn skribsignojn per la ĉindevenaj prononcoj fuku腹 kaj setsu切, kaj metas ilin en la mala, ĉinlingva ordo (en la japana, la objekto, nome “ventro”, estas antaŭ la verbo “tranĉi”; en la ĉina, la objekto estas post la verbo, same kiel ordinara Esperanto). La termino seppuku estas pli formala pro la ĉindevenaj prononco kaj vortordo.
La unua harakiro okazis en la malfrua 12-a jarcento. La unuaj harakirintoj, laŭ historiaj kronikoj, estis Minamoto no Tametomo (japane源為朝; 1139–1170) kaj Minamoto no Jorimasa (japane源 頼政, Minamoto no Yorimasa; 1106–1180). Dum la 12-a kaj 13-a jarcentoj, la harakiro okazis sen helpanto; tial, la morto estis pli longa kaj dolora.
Dum la ĥaosa epoko Sengoku (15-a kaj 16-a jarcentoj), plena je militoj kaj puĉoj, harakiro okazis multe pro milita aŭ puĉa malvenko.
La rito de harakiro plene normiĝis en la 17-a jarcento, dum la relative paca kaj prospera epoko de Edo; kelkfoje, oni harakiris antaŭ spektantoj, anstataŭ la ĥaoso de milito.
Post la Mejĝi-reformo, en 1873, harakiro kiel mortpuno iĝis kontraŭleĝa. Tamen, volonta harakiro daŭris. Post la malvenko de la Japana Imperio je la Dua Mondmilito, multaj oficiroj kaj soldatoj harakiris.
En la moderna epoko, en 1970 la ekstremdekstra verkisto Jukio Miŝima, post nesukcesa puĉo kontraŭ la nacia registaro, publike harakiris proteste kontraŭ la tiama registara politiko. Lia helpanto, dudekkvinjarulo nomita Morita Masakacu (japane森田必勝, Morita Masakatsu), provis senkapigi Mishima trifoje, sed ne sukcesis; la skermisto Koga Hirojasu (japane古賀浩靖, Koga Hiroyasu) fine sukcesis senkapigi lin. Poste, Morita ankaŭ harakiris, kaj Koga senkapigis lin ankaŭ.
Fuse, Toyomasa (1980). “Suicide and Culture in Japan: a study of seppuku as an institutionalized form of suicide”, Social Psychiatry (en) 15, p. 57–63. doi:10.1007/BF00578069.
Carré, Guillaume (2011-04). “Seppuku : la mort sur ordre”, L’Histoire (fr) 361, p. 84.