Hans Gerstinger

Hans Gerstinger
Persona informo
Naskiĝo 23-an de decembro 1885 (1885-12-23)
en Großhaslau
Morto 2-an de julio 1971 (1971-07-02) (85-jaraĝa)
en Graz
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Vieno Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo klasika filologo
filologo
arthistoriisto
universitata instruisto
bibliotekisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Hans GERSTINGER (naskiĝinta la 23-an de decembro 1885 en Zwettl-Großhaslau, mortinta la 2-an de julio 1971 en Graz) estis aŭstra klasika filologo kaj universitatprofesoro.

Vivo

Post frekvento de la gimnazio de Monaĥejo Melk[1] li studis ĉe la Universitato de Vieno klasikan filologion, historion kaj germanistikon. Doktoriĝo sukcesis en 1912 kaj en 1913 li ricevis la gimnazian instruadrajtecon. Poste li deĵoris instruiste en Vieno. En 1914 li ekdeĵoris ĉe la Viena kortega biblioteko. Inter 1914 kaj 1918 li soldatis dum la Unua mondmilito, ekde 1923 li estis sekciestro de la papirusa kolekto de Aŭstria Nacia Biblioteko kaj en 1928 li habilitiĝis pri klasika filologio, bizanciaj studoj kaj papirusologio. Lia speciala esplorkampo estis papirusoj el la malfrugreka kaj bizancia epokoj. Estris li inter 1931 kaj 1936 la vienan manuskriptan kaj papirusan kolektojn. En 1934 li iĝis eksterorda profesoro ĉe la Viena altlernejo. Vokiĝojn Pragon kaj Insbrukon li ne sekvis. Ekde 1936 li membris ĉe la ekzamena komisionio por estontaj gimnaziinstruistoj por la urboj Vieno kaj Graz. Ekde 1945 li estris tie. En 1940 li iĝis orda profesoro ĉe la Universitato de Graz kie li dekanis en 1946/47 kaj rektoris en 1947/48. En 1949 li iĝis membro de la Aŭstria akademio de sciencoj. Ekde 1948 li estis estro de la Federacia instituto pri korpa ekzercado en Graz kaj ekde 1949 membro de la Aŭstria Arkeologia Instituto. Disĉiplo de li estis Hans Schmeja.

Honoroj

  • 1954: Großes Silbernes Ehrenzeichen für Verdienste um die Republik Österreich[2]
  • 1971: Wilhelm-Hartel-Preis de Aŭstria akademio de sciencoj

Verkoj

  • Die griechische Buchmalerei, du volumoj, 1926
  • Die Wiener Genesis, 1931
  • Das Statutenbuch des Ordens vom Goldenen Vlies, du volumoj, 1934
  • Der Wiener Dioskurides. Codex Vindobonensis medicus graecus 1 [de Aŭstria Nacia Biblioteko]. Eldonis Hans Gerstinger, vol. I: faksimilo, vol. II: komento. Graz 1970 (=Codices selecti phototypice impressi, 12).

Referencoj

  1. Hans Gerstinger: Festgabe zum 80. Geburtstag, Akademische Druck- u. Verlag-Anstalt, 1966, p. 5.
  2. listo

Literaturo

  • DBE – Deutsche Biographische Enzyklopädie. Dua eldono. Volumo 3 Einstein – Görner. Eldonis Rudolf Vierhaus. München: Saur, 2006. p. 792.
  • Hans Georg Gundel: „In memoriam Hans Gerstinger (1885–1971)“. Ĉe: Archiv für Papyrusforschung undverwandte Gebiete. Band 22/23 (1974), p. 397–399.
  • Alois Kernbauer: „Hans Gerstinger.“ Ĉe: Das Fach Klassische Philologie an der Universität Graz vom Anfang des 19. Jahrhunderts bis zur Gegenwart. Mit Beiträgen von Herbert H. Egglmaier, Walter Höflechner, Alois Kernbauer, Walter Primig, Peter G. Tropper, Franz-Anton Wallisch. Ĉe: Beiträge und Materialien zur Geschichte der Wissenschaften in Österreich. Eldonis Walter Höflechner (=Publikationen aus dem Archiv der Universität Graz, 11), Graz 1981, p. 249–257.
  • Teichl, Robert. Österreicher der Gegenwart. Lexikon schöpferischer und schaffender Zeitgenossen. Wien: Österreichische Staatsdruckerei, 1951, p. 78.

Eksteraj ligiloj

Content Disclaimer

Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.

  1. The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
  2. There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
  3. It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
  4. Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
  5. Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.