György Simon
| György Simon | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 21-an de junio 1923 en Rákospalota |
| Morto | 1-an de julio 2017 (94-jaraĝa) en Budapeŝto |
| Ŝtataneco | Hungario |
| Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1952) |
| Familio | |
| Edz(in)o | Hedvig Demeter |
| Okupo | |
| Okupo | aktoro |
György Simon [djordj ŝimon], laŭ hungarlingve kutima nomordo Simon György estas hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia unua edzino estis Hedvig Demeter.
György Simon [1] naskiĝis la 21-an de junio 1923 en Rákospalota (iama urbo), li mortis la 1-an de julio 2017.
Biografio
György Simon laboris en ministerio, sed li ankaŭ studis juron en Scienca Universitato Péter Pázmány, kiun li ne finis pro la soldatiĝo en 1944. En la lastaj tagoj de la 2-a mondmilito li falis al militkaptiteco en Sovetunio, li hejmenvenis en 1948. Li denove laboris en la ministerio, eĉ li akiris diplomon en 1952. En la sama jaro li eklernis en Teatra kaj Filma Altlernejo, sed pro helpo de Zoltán Várkonyi li estis akceptita aktoro jam dum la lernado kaj li ricevis rolojn en Gaja Teatro. Liaj sekvaj teatraj stacioj estis:
- Teatro József Attila (1955-1959)
- Teatro de Kecskemét (1959-1963)
- Teatro Gárdonyi Géza (1963-1967)
- Teatro Csiky Gergely (Kaposvár) (1967-1971)
- Teatro Jókai (Békéscsaba) (1971-1973)
- Nacia Teatro (Miskolc) (1973-1985).
Li pensiuliĝis en 1985, li ricevis premiojn en 1962 kaj 1983. Li edziĝis en 1954, post jardekoj denove pro vidviĝo.
Elektitaj teatraj roloj
- William Shakespeare:
- Romeo kaj Julieta - monaĥo Laŭrenco
- Makbeto - titolrolo
- Otelo - titolrolo
- Epifanio: aŭ kiel vi volas - Orsino
- Henriko la 4-a - John Falstaff
- La gajaj edzinoj de Windsor - Ford
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Ádám (unu el la ĉefroloj); banuso Mikhál
- József Katona: Bánk bán - titolrolo
- Edmond Rostand: Cyrano de Bergerac - titolrolo
- Anton Ĉeĥov: Tri fratinoj - Versinin
Elektitaj filmaj roloj
- Herkulesfürdői emlék (1977) - Bajusz
- Itt járt Mátyás király - Kond
Dubladaj roloj
- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Ernest Borgnine, Ben Johnson Joss Ackland kaj aliaj [2]
Fontoj
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

