Cyrano de Bergerac
Savinien Cyrano de Bergerac (naskiĝis la 6-an de marto 1619, mortis la 28-an de julio 1655) estis franca verkisto naskiĝinta en Parizo, kiu estas ĉefe konata de la multaj verkoj de fikcio pri sia vivrakonto. Lia nomo devenas de la kastelo de Mauvières kaj Bergerac en la urbeto Saint-Forget en la nuna departemento Yvelines kiu apartenis al lia familio, sed ne de Bergerac en Dordogne. VivoLi estis vundita dum la 1640-a sieĝo pri Arras. Verkoj kaj ideojProe lia libro "Histoire comique des états et empires de la Lune" (Komika historio de la ŝtatoj kaj imperioj de la Luno) li povas esti rigardata kiel la fondinto de sciencfikcio.
La literatura personoLa beletristo Edmond Rostand (patro de Jean Rostand) verkis teatraĵon pri lia persono nome Cyrano de Bergerac. La teatraĵa intrigo, la amaferon, la belaj diroj estis inventitaj (aŭ almenaŭ konjektitaj) de la poeto, sed ĉiuj realaj trajtoj de la historia persono retroviĝas, (komence la longa nazo), kaj lia batalo kontraŭ cent homoj eble ne okazis, sed temas almenaŭ pri onidiro, kiu en la efektivo kuris dum lia vivo. La teatraĵon esperantigis proze André Cherpillod kaj eldonis Fonto en 2016. Vidu ankaŭ |