Guido Frei
| Guido Frei | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 13-an de januaro 1921 en Ins BE |
| Morto | 29-an de junio 2010 (89-jaraĝa) en Zuriko |
| Lingvoj | germana |
| Ŝtataneco | Svislando |
| Okupo | |
| Okupo | ĵurnalisto germanisto televidomuntisto redaktoro |
Guido FREI, n. 13-a de januaro 1921 en vilaĝo Ins, kantono Berno, Svisujo, m. 29-a de junio 2010, estis televida-pioniro de svisa ŝtata televido, promocia germanisto kaj historiisto.
Biografio
Ekde 1946 Guido Frei laboris ĉe la ŝtata radiostacio en Zuriko (Svisujo). Ekde 1958 ĝis 1989 li laboris por la ŝtata svisa televido (SF, DRS). Ekde 1958 li estis programa gvidanto de la radiostacio. En jaro 1965 li estis nomumita televidodirektoro. Inter 1974 kaj 1979, li estis ankaŭ programa direktoro de DRS (televido de la germana (D) kaj retia-romanĉa (R) televido de Svisujo (S)), post kiam en 1978 radio kaj televido kuniĝis kaj ricevis po unu regionan direktorecon. La organizo de ŝtata svisa televido kaj radio estas tre komplika kaj oni ofte transformas la organizaĵon.
Docento en universitato Zuriĥo
Guido Frei estis (ankaŭ en jaroj 1972 ĝis 1975) docento en universitato de Zuriĥo (Zuriko) pri prononco de la germana lingvo por germanistaj studentoj. Li faris ankaŭ ekzercadojn kaj surbendigojn kaj skriban korektadon laŭ "Siebs", la norma libro pri germana prononco. Li diskutis la "puran" kaj "mezuritan" prononcojn pri la germana kaj la svisgermana lingvoj kaj la svisaj dialektoj. La svisa dialekta prononco estas ofte tre malproksima de la bonĝusta germana prononco. Tiutempe la prononco de radiaj kaj televidaj parolantoj estis tre bona, ĉar la svisaj dialektoj ne estis en danĝero, hodiaŭ la radiaj kaj televidaj stacioj devas flegi la svisajn dialektojn. Svisujo havas hodiaŭ multajn lingvojn, en Zuriĥo ĉirkaŭ 150 lingvojn; la svisaj dialektoj kaj la regionaj dialektoj estas en danĝero. La kvalito de la germana lingvo en Svisujo estas bedaŭrinde absolute ne bona. La bonaj svisaj dialektoj mortiĝas, la homoj ne parolas bone la germanan lingvon. Nur la grandaj gazetoj NZZ - nova zuriĥa gazeto - kaj la TA - "Tages-Anzeiger" (fonetike: "tages-anceiger") flegas la bonan germanan lingvon.
Libroj
- Aŭtobiografio en germana lingvo: Frei, Guido, Fernsehpionier, 1921-2010, In eigener Sache : Rückblenden auf vier Jahrzehnte Radio und Fernsehen DRS / Zuriĥo (Zuriko) : Eldonejo Orell Füssli, 2006, 224 paĝoj, kun bildoj. ISBN 3-280-06075-3 978-3-280-06075-9
- Siebs, Theodor, Deutsche Aussprache : reine und gemässigte Hochlautung mit Aussprachewörterbuch / Siebs; (germana prononco, pura kaj mezurita alta voĉo (prononco), kun prononca vortaro / Siebs, eldonita de Helmut de Boor, Hugo Moser kaj Christian Winkler, 19-a prilabora eldono, Berlino : eldonejo de Gruyter, 1969, IX, 494 paĝoj, kun bildoj, tabeloj, bibliografio, literaturaj dosierujo; nova eldono/ (premo) en septembro 2010: de Helmut de Boor, Hugo Moser, Christian Winkler, Gruyter, Walter de GmbH, Aŭgusto 2007 - libro - IX, 494 paĝoj, ISBN 3110182033 EAN: 9783110182033
Referencoj
- bildo[rompita ligilo] - in serĉilo indiku: Guido Frei
Eksteraj ligiloj
- persoenlich.com nekrologo, germane[rompita ligilo]
- internacia fonetika asocio IPA en angla Arkivigite je 2010-05-02 per la retarkivo Wayback Machine
- vilaĝo Ins/BE
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.

