Groto Cussac
| Groto Cussac | ||
|---|---|---|
| cave with prehistoric art [+] | ||
| Koordinatoj | 44° 49′ 47″ N, 0° 50′ 53″ O (mapo)44.8297222222220.84805555555556Koordinatoj: 44° 49′ 47″ N, 0° 50′ 53″ O (mapo) | |
![]() |
||
| Groto Cussac | ||
La groto Cussac [prononcu : küsak] estas ornamita groto entenanta pli ol cent kvindek paleolitikajn gravuraĵojn datumantajn de Gravetio same kiel multajn homajn restaĵojn, kiuj kredeble estas sepultejoj videble ligitaj kun la vandaj gravuraĵoj.
Situo kaj kronologio
Tiu groto situas en Francio, en la departemento Dordogne [prononcu : Dordonj], tiu chi lasta apartenanta al la regiono Akvitanio. Pli precize, la groto situas sur la teritorio de la komunumo le Buisson de Cadouin en la valo de Dordogne. Ĝin malkovris en la 30-an de septembro 2000 la amatora speleologo Marc Delluc. Sekve, la 23an de Novembro 2000, la groto estis klasigata far la francaj instancoj por la protektado de la historia patrimonio. La malkovro estis anoncita per gazet-komunikaĵo far la Ministerio de Kulturo la 8an de Decembro 2000.
La arto de Cussac
La verkoj de Cussac estas preskaŭ ekskluzive gravuraĵoj, ofte tre grandaj, realigitaj aŭ sur la vandoj per ŝton-iloj aŭ en la grund-argilo simple per la fingroj. Uzado de pigmentoj konsistas nur en kelkaj ruĝaj punktaĵoj. La desegnaĵoj konsistas el klasikaj bestoj de la malfrua paleolitiko (bizono, ĉevalo, mamuto, rinocero, ibekso) kaj aliaj pli maloftaj, kiel birdoj aŭ enigmaj figuroj. Kvar virino-siluetoj profile desegnitaj estis trovitaj. Ĉiuj ĉi verkoj estas tre proksimaj laŭ la temo kaj stilo de tiuj, kiuj estas jam konataj kaj datumitaj de Gravetio en la grotoj situantaj en la departemento, aparte en la groto Pech Merle [prononci : peŝ Merl]. La aĝo de la verkoj ĉirkaŭas 25 000 jarojn.
La homaj restaĵoj
La groto Cussac konstituas ankaŭ ununura manifestiĝo pri asociado de vandaj verkoj kaj homaj sepultejoj. Almenaŭ kvin individuoj, kvar adoltoj kaj unu adoleskanto, estis deponitaj en truojn, kiuj antaŭe estis ursejoj. Pluraj fosiliigitaj ostoj estis deprenitaj por datado per karbono 14, kaj unu el ili donis kiel rezulton 25000 jarojn antaŭ nuntempo. Sekve, la samaĝeco de la verkoj kaj sepultejoj estas kredebla, tiom pli ke la enirejo de la groto sendube estis rapide obstrukcita post la restado de la prahistoriaj artistoj
Aliaj grotoj kun prahomaj pentraĵoj
- Lascaux (groto)
- Groto Cosquer
- Kavo Chauvet
- Groto du Mas d'Azil
- Groto de Niaux
- Groto Pech Merle
- Groto de Rouffignac
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.




