Groto Chauvet
| Groto Chauvet | ||
|---|---|---|
| cave with prehistoric art, paleolita loko [+] | ||
| Koordinatoj | 44° 23′ 17″ N, 4° 24′ 58″ O (mapo)44.38812194.4161408Koordinatoj: 44° 23′ 17″ N, 4° 24′ 58″ O (mapo) [+] | |
| Akvokolektejo | 0,09 km² (9 ha) [+] | |
| Areo | 0,09 km² (9 ha) [+] | |
![]() |
||
| Groto Chauvet | ||
| En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La groto Chauvet [prononcu Ŝove] aŭ Chauvet-Pont-d'Arc estas ornamita groto datumanta de malfrua paleolitiko. La situo enhavas multegajn desegnaĵojn de bestoj (pentraĵoj, gravuraĵoj). Multaj datadoj per karbono-14 donis rezultojn proksimajn al 31 000 jaroj antaŭ la nuntempo. Sekve, laŭ la franca arkeologo Jean Clottes, la verkoj de la groto Chauvet datumas de Aŭrignacio, kaj enviciĝas inter la plej malnovaj de l' mondo. La diverseco kaj la regado de la teknikoj, pri kiuj ili atestas, profunde kontestis la ideon, laŭ kiu la prahistoria arto evoluis tre malrapide.

Geografio kaj kronologio
Situanta apud Vallon-Pont-d'Arc en la departemento Ardèche (Francio), la groto Chauvet troviĝas sur la komunumo Vallon Pont-d'Arc en la "Combe d'Arc" (kiu konstituas la malnova meandro de la Ardèche-rivero, antaŭ ol la erozio de la arkaĵo ankoraŭ situanta super la rivero.
La groto Chauvet ankaŭ nomita groto de la Combe d'Arc estis malkovrita en Decembro 1994.
Karakterizaĵoj
Ĝi estas unu el la plej gravaj grotoj malkovritaj en Francio kun Lascaux (1940), Cosquer (1991), kaj Cussac (2000). Ĝia graveco konsistas en tio, ke ĝi kunligas intereson tiom por arkeologio, kiom por la kavema arto. La malkovrintoj kaj ĉiuj spertistaj skipoj sinsekvintaj zorge protektis la lokon por ne difekti la spurojn de homo-aktivado sur la grundo. Kavema arto despli rimarkindas, ke ĝi respondas al du malsimilaj periodoj pri homa aktivado: Gravetio kaj Aŭrinjaka kulturo. La vandaj verkoj estis kredeble realigitaj nur dum Aŭrinjaka kulturo. La pentraĵoj atestas pri regado de tre diversaj teknikoj (preparado de la vandoj, gravuraĵoj, fingraj strekaĵoj, pozitivaj man-spuroj, pentraĵoj, stompo, ktp.). La temoj traktitaj estas ĉefe bestaj, kiaj ĝenerale ili estas en la paleolitika arto. Tamen, la bestoj rigarditaj kiel danĝeraj estas ĉi tie aparte multaj (leonoj, rinoceroj, mamutoj) malfavore al la pli klasikaj bestoj tiaj kiaj estas la ĉevaloj kaj bizonoj. Hibrida figuro, duone homa, kaj duone besta ankaŭ estis signalita.
Ekspozicio pri la Groto Chauvet estas prezentita en la vilaĝo Vallon-Pont-d’Arc.
Diversaj aferoj
Por ne ripeti la samajn erarojn okazintajn en la Groto Lascaux, kiuj difektis la pentraĵojn, la Groto Chauvet neniam estos alirebla por la publiko. Nur la scientistoj, la prahistoriistoj aŭ kelkaj raraj moŝtuloj rajtas eniri. La enirejo de la groto estas protektita de peza pordo blendita en rilato kun perfektigita alarm-sistemo.
Aliaj rimarkindaj grotoj
- Groto Altamira
- Groto Cosquer
- Groto Cussac
- Groto Lascaux
- Groto du Mas d'Azil redaktota
- Groto de Niaux redaktota
- Groto Pech Merle redaktota
- Groto de Rouffignac redaktota
Vidu ankaŭ
Content Disclaimer
Informasi ini disarikan dari Wikipedia dan disajikan kembali untuk tujuan edukasi. Konten tersedia di bawah lisensi CC BY-SA 3.0. Kami tidak bertanggung jawab atas ketidakakuratan data yang bersumber dari kontribusi publik tersebut.
- The information displayed on this website is sourced in part or in whole from Wikipedia and has been adapted for the purpose of restating it. We strive to provide accurate and relevant information, however:
- There is no guarantee of absolute accuracy. Wikipedia is an open, collaborative project that can be edited by anyone, so information is subject to change.
- It is not intended to constitute professional advice. The content displayed is for informational and educational purposes only. For important decisions (e.g., medical, legal, or financial), please consult a professional.
- Content copyright. Wikipedia is licensed under the Creative Commons Attribution-ShareAlike License (CC BY-SA). This means that content may be reused with appropriate attribution and shared under a similar license.
- Responsible use. Any risk arising from the use of information from this website is entirely the responsibility of the user.




