Greymouth
Greymouth prononce en angla [ˈɡreɪmaʊθ] estas la plej granda urbo de la Okcidenta Marbordo de la Suda Insulo de Novzelando, kaj sidejo de la Konsilantaro de la Distrikto Grey. La populacio de la tuta Distrikto Grey estas 13,850 kiu formas la 42 % de la populacio de la Distrikto Grey. La urba areo de Greymouth havas ĉirkaŭkalkulatan populacion de 10,000 (junio de 2010). La Distrikta Konsilantaro esperas kreskon de 1.5 % jare inter 2006 kaj 2016.[1] La urbo situas je la enfluo de la Rivero Grey, en mallarĝa marborda ebenaĵo ĉe la deklivaro de la Sudaj Alpoj. Dum klara vetero videblas la monto Aoraki sude el proksimaĵoj de la urbo. La enfluo de la rivero dividas la urbon en tri areojn: Blaketown, ĉe la riverenfluo en la suda bordo; Karoro sudoriente, separata el Blaketown per serio de malgrandaj estuaraj lagoj; kaj Cobden, iam separata urbo, en la rivera norda bordo. Notoj
|